Plena Ilustrita Vortaro en la reto!
E@I nun lanĉas donac-kampanjon por kolekti bezonatan sumon 10.000 EUR. Se vi opinias la retan PIV subteninda iniciato, ni petas vin helpi ĝin konstrui. Kaze de sukcesa kampanjo la retejo aperos jam ĉi-jare. Pri la aktuala stato de donacoj ni ĝisdate informados en la retejo kaj sendante retmesaĝojn al donacintoj. En tiu ĉi paĝo aperas listo de donacintoj.

Unu el la plej famaj E-verkoj de lastaj jardekoj certe estas "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto", mallonge PIV. La organizo Edukado@Interreto (E@I) kunlabore kun Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) intencas krei retan kaj senpagan version de la fama PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Por tiu celo estis jam subskribita kontrakto, laŭ kiu E@I kreos la retejon kaj SAT disponigos la enhavon - la elektronikan version de la fama vortaro.
Jam multajn jarojn PIV estas la plej ampleksa difin-vortaro en Esperanto, sed bedaŭrinde pro sufiĉe granda kosto la papera eldono ĝis nun estis havebla nur por relative malgranda grupo de Esperanto-parolantoj. Post apero de la reta versio la situacio tute ŝanĝiĝos, la vortaron povos uzi tute senpage ĉiuj uzantoj, kiuj havas aliron al la interreto.
La adreso de la nova projekto estos www.vortaro.net. Jam dum kelkaj jaroj E@I posedas tiun ĉi domajnon, sed nur ĉi-jare post la subskribo de la kontrakto tiu ĉi mallonga kaj facile memorebla adreso povas finfine ekhavi sian plej bonan enhavon - retan version de PIV. Ĝis apero de PIV ĉe tiu ĉi adreso ĉi tie vi povos trovi ĉiujn bazajn informojn pri la projekto, la projekt-fluo kaj eblon finance kontribui al la projekto.
La projekto postulos grandan laboron, certe kelkmonatan laboron de kelkaj profesiuloj. Ĉefa defio de la projekto estas la ĝusta transpreno de ĉiuj datumoj, ĉar la programo, per kiu estis ĝis nun kreata PIV estas jam eksmoda, tre malnova kaj ne taŭga por simpla reta transpreno (ekz. ĝi ne uzas Unikodon, malfacilas krei HTMLn de ĝi kaj ĝi ne permesas facilan konvertadon de datumoj al iu alia pli uzebla formo ks.).
La projekto de reta PIV havas pli altajn ambiciojn, ol esti nur simpla cifereca versio de la papera eldono. Ĝi havas pli grandan potencialon, kiun la kreantoj de la retejo volus plene eluzi. La retejo havos forumon por ĉiu unuopa vorto, kiu ebligos viglan diskuton pri diversaj terminoj. Ĉiu povos kontribui, proponante eblajn novajn esprimojn, taŭgajn uzojn de certaj vortoj ks. Laŭ la plano la retejo estos uzebla ne nur per komputiloj, sed ankaŭ per poŝtelefonoj. Estonte plejverŝajne eblus aranĝi, ke la vortaro estu uzebla ankaŭ ekster la reto, kiel instalebla programo. Ĉu vi volus havi PIV en via poŝo? Vi povas helpi realigi tion!
Donaci monon eblas per pluraj manieroj:
|
- PayPal-konto de E@I - al retpoŝtadreso financoj@ikso.net
- UEA-konto de E@I: ecxi-v
- Banko-konto de E@I en Slovakio:
Nomo de konto: EAI
IBAN: SK7552000000000008887398
BIC/SWIFT kodo: OTPVSKBX
Adreso de banko:
OTP Banka Slovensko, a.s.
Nám SNP 212/4
SK-958 01 Partizánske, Slovakio
Rim.: Ĉe sendado de mono en la kampo "Mesaĝo por ricevonto" bonvolu skribi "PIV". Post sendado de mono per ajna maniero atentigu la teamon pri tio retpoŝte kaj eventuale indiku, ĉu vi volas aperi poste en la listo de donacintoj.
Listo de la kontribuantoj aperos en la retejo de PIV mem, same en la retejoj de E@I kaj SAT.
Se vi havas komentojn, ideojn aŭ dezirojn pri la projekto, bv. kontakti la teamon de la projekto.
Ni ĉiam ĝojas pri ĉiaspeca kunlaboro!
Novaĵoj
- 2012-02-15 - La stato de la projekto
- La teknika parto evoluis tute bone, la platformo estas jam kreita kaj en la sekvaj semajnoj devos esti finitaj laboroj pri la fina aspektigo de la retpaĝo. Estis kreitaj ankaŭ la instrumentoj por ciferecigo de la enhavo kaj per ili estis prilaborita jam granda parto de la vortaro, sed bedaŭrinde fine de novembro aperis bezono haltigi ĉiujn laborojn por iom da tempo, ĉar evidentiĝis ke ĉe la redaktantoj de la vortaro akumuliĝis multe da traktinda materialo, surbaze de kiu ili volis prilabori la enhavon de la vortaro. Ĉar ne indis ciferecigi la enhavon, kiu tre baldaŭ iĝos malĝisdata, estis decidite atendi pli freŝan version. Laŭ niaj informoj la redakto-laboroj devas jam tre baldaŭ finiĝi kaj tuj kiam estos preta pli freŝa versio de la enhavo, la laboroj pri la ciferecigo ekfunkcios denove. Relative baldaŭ estos bezonataj volontuloj, kiuj pretus provlegi la ciferecigitan enhavon. Ni videbligos apartan alvokon, kiam pretos la instrumentoj por provlego. Dankon al ĉiuj, kiuj same kiel ni, senpacience atendas la lanĉon de la projekto.
- La projektevoluo
- Dum UK en Danio okazis kelkaj prezentoj de E@I-agado, interalie estis prezentita ankaŭ la projekto pri enretigo de PIV. Ni ĝojis aŭdi, ke multaj personoj senpaciende atendas la rezultojn de la projekto. Tio signifas, ke la projekto estas atendata kaj dezirata. Krom tio dum UK en Danio kaj SES en Slovakio okazis kelkaj gravaj kunsidoj pri la projekto. Surbaze de la nunaj spertoj pri la projektevoluo, ni pensas, ke la unua test-versio de la projekto povas aperi jam ĝis fino de tiu ĉi jaro.
- La sumo estas kolektita!
- Jen finfine ni atingis tion, al kio ni strebis. Lastatempe preskaŭ samtempe alvenis pluraj grandaj donacoj, dank' al kiuj ni sukcesis kolekti la planitan sumon. Dankon al ĉiuj kontribuintoj pro tio. Ni komencis jam laborojn pri la vortaro kaj de tempo al tempo ni informos pri la evoluo de niaj laboroj, unuavice ni provos teni kontaktojn kun la donacintoj. Se vi estas unu el la donacintoj, bonvolu kontroli la liston kaj vidi, ĉu via nomo kaj la donacita sumo aperas ĝuste. Ni kolektis pli grandan sumon ol anoncis, sed ni promesas bone uzi tiun monon por la bono de la projekto. Ja necesos ne nur konstrui la vortaron, sed ankaŭ poste flegi kaj plibonigi. Ankoraŭfoje dankon al ĉiuj, kiuj igis la projekton reala, espereble ni baldaŭ ekhavos PIV en la reto.
- Artikolo pri PIV
- Ĉe Libera Folio aperis nova artikolo, en kiu aperas pli detalaj informoj pri la nuna stato de la projekto kaj pri la planoj.
- Aperis listo de donacintoj
- En la retejo jam eblas vidi liston de personoj, kiuj kontribuis al la projekto finance. Simila listo aperos ankaŭ en la fina versio de la paĝaro kun reta PIV.
- Venas unuaj donacoj
- La projekto jam komencis ricevi unuajn donacojn. Grandan dankon al ĉiuj donacintoj. Ni baldaŭ preparos detalan liston de homoj, kiuj kontribuas al la projekto finance kaj ĝisdatigos ĝin de tempo al tempo dum al tuta projektfluo.
- Mencio de la projekto ĉe diversaj fontoj
- Informoj pri la projekto estis aldonitaj ĉe la blogo de E@I, Libera Folio kaj ĉe la hejmpaĝo de E@I. Ni estos tre dankemaj, se vi plusendos tiujn informojn al viaj konatoj kaj amikoj.
- KAEST en novembro
- Dum la novembra aranĝo KAEST en Slovakio estas planata komputil-lingvistika kunsido, kie ni pli detale parolos pri diversaj vortaroj, tradukiloj, estonto de faka terminaro - kun celo pli proksimigi unuopajn iniciatojn. Ni elkore invitas ĉiujn, kiuj interesiĝas pri la vortara kunlaboro. Ankaŭ la kunlaboro inter PIV kaj aliaj diversaj projektoj estos priparolita.
- Projekto de reta PIV prezentita somere
- Dum pluraj E-aranĝoj ĉi-somere estis jam prezentita plano de interreta versio de PIV. Dum BET en Litovio, SES en Slovakio, UK kaj IJK en Kubo estis menciita la iniciato konstrui la retejon www.vortaro.net kun la reta versio de PIV, samkiel informo pri la donac-kampanjo, lanĉata en tiuj ĉi tagoj. La projekto publikigi Plenan Ilustritan Vortaron rete estis ĝis nun ĉie akceptita pozitive.