Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

Pri la projekto

Ĝenerale

Bonvenon ĉe vortaro.net - la reta versio de unu el la plej famaj E-verkoj de lastaj jardekoj "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" (PIV). Jam multajn jarojn PIV estas la plej ampleksa difin-vortaro en Esperanto, kiu unuan fojon aperis en la jaro 1970. Al la enhavo de la vortaro kontribuis multaj personoj. La liston de tiuj personoj vi povas trovi ĉe tiu ĉi paĝo.
Ekde aprilo 2012 PIV estas uzebla ankaŭ en la reto.

Partneroj

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
SATSendependa, neneŭtrala tutmonda Esperanto-asocio, kiu fondiĝis en 1921 kiel la organizaĵo de la Laborista Esperanto-movado. SAT disponigis al la projekto la enhavon de la vortaro, kiu estis kreata dum jaroj dank' al kunlaboro de multaj personoj. Kadre de la nova sistemo SAT daŭre estos la sola posedanto de la enhavo kaj okupiĝos pri ties konstanta plibonigo kaj prizorgo.
www.satesperanto.org

Edukado@Interreto (E@I)
E@INeŭtrala, neregistara junulara organizo, kiu oficiale ekzistas de la jaro 2005. Kadre de tiu ĉi projekto la organizo respondecas pri organizado de la kampanjo, reklamo, administrado de la reta versio. E@I disponigis al la projekto la servilan spacon kaj la retregionon.
www.ikso.net

Teknika realigo

Studio GAUS La tuta programado, aspektigo kaj prilaboro de la datumoj de la vortaro okazis kadre de la firmao "Studio GAUS".
www.studiogaus.com