{"id":415,"date":"2020-12-07T12:23:34","date_gmt":"2020-12-07T11:23:34","guid":{"rendered":"http:\/\/vortaro.net\/blogo\/?p=415"},"modified":"2020-12-08T09:56:48","modified_gmt":"2020-12-08T08:56:48","slug":"plano-por-la-sekva-eldono-de-piv","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/?p=415","title":{"rendered":"Plano por la sekva eldono de PIV"},"content":{"rendered":"\n<p>\u201cPIV post 2020\u201d estas projekto por ellabori la sekvan eldonon de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT, petis min gvidi tiun laboron.<\/p>\n\n\n\n<p>En 2019 mi sendis mesa\u011don al la SAT-kongreso dirante interalie la jenon:<\/p>\n\n\n\n<p>\u201cMiaj planoj por la sekva versio kredeble kunportos multajn \u015dan\u011dojn, eble e\u0109 drastajn. La eldonoj de 2002 kaj 2005, kaj supozeble anka\u016d la nun balda\u016d aperonta eldono, estas intence tre proksimaj al la pasintaj eldonoj redaktitaj de Waringhien. Mi opinias, ke la tempo nun estas matura por pli profundaj \u015dan\u011doj, tiel ke la postsekva eldono povos esti pli proksime adaptita al la moderna mondo kaj al la nunaj deziroj kaj bezonoj de la esperantistoj.\u201d<\/p>\n\n\n\n<p>Nun venas la tempo por konkretigi tiun planon, kaj por kunmeti teamon, kiu realigos \u011din. \u0108i-poste mi skizos kelkajn bazajn ideojn pri tiu laboro.<\/p>\n\n\n\n<ul><li><p>Mi volas starigi laborstilon pli malfermitan ol anta\u016de, pli publike videblan, kiu ebligos, ke la publiko povu esprimi siajn opiniojn pri detaloj en la nova versio. Mi neniel allasos al \u0109iu ajn rekte redakti (kiel funkcias en Vikipedio), sed mi volas, ke la publiko estu da\u016dre kaj detale informata pri la nova evoluo de la vortaro jam dum la redakta laboro.<\/p><\/li><li><p>Mi ne intencas ekverki tute novan vortaron. La bazo estos la nuna PIV 2020. Ni prilaboros tiun tekston, iapunkte e\u0109 radikale. Ni aldonos novajn vortojn, forigos forigindajn vortojn, plibonigos difinojn, prilaboros ekzemplojn, ktp, sed ni ne komencos de nulo. La precipa kialo estas la manko de rimedoj kaj homfortoj por ekverki tute novan vortaron. Tio postulus profesie laborantan teamon, kiu dedi\u0109us sin plentempe al la tasko dum multaj jaroj. Nenio tia estas praktike ebla.<\/p><\/li><li><p>La \u011denerala aspekto de la vortaro, la strukturo de la artikoloj ktp, principe restu la sama (divido en sencoj, deriva\u0135oj, grupoj, subgrupoj ktp). La esperantistaro alkutimi\u011dis dum jardekoj al la prezentomaniero de PIV, kaj ne bezonu nove lerni tute alian prezenton.<\/p><\/li><li><p>Sed pri kelkaj strukturaj aferoj mi tamen proponas drastan aliigon:<\/p> <ul><li> <p>Estu enkondukita firma distingo inter unuflanke vera Esperanta vortfarado (per efektivaj Esperantaj radikoj kaj afiksoj), kaj aliflanke uzado de \u015dajnafiksoj kaj eksafiksoj. Tia distingo nun ne ekzistas en PIV, a\u016d estas tre malklara. Mi ilustros tion per unu ekzemplo:<\/p> <p>PIV enhavas artikolon kun la kapvorto \u201calgio\u201d. La difino estas \u201cDoloro (suf-e uzata)\u201d. En la artikolo aperas la jenaj deriva\u0135oj: \u201cne\u016dralgio\u201d (= \u201cnerva doloro\u201d), \u201ccefalalgio\u201d (= \u201ckapdoloro\u201d), \u201ctermoalgio\u201d = \u201cka\u016dsalgio\u201d (= \u201cspeco de bruleca doloro\u201d), \u201calgiologio\u201d (= \u201cdolormedicino\u201d) kaj \u201calgiologo\u201d (= \u201cspecialisto pri algiologio\u201d). Vere \u0109i tie vere temas pri unuradikaj vortoj, ne pri kunmeta\u0135oj, kaj estas tute klare, ke la vorto \u201calgio\u201d (kaj la radiko ALGI) en Esperanto tute ne ekzistas. La vorto \u201cne\u016dralgio\u201d ne estas kunmetita el la radiko NE\u016cR\/ (kiun ni trovas en alia artikolo kun la kapvorto \u201cne\u016dro\u201d = \u201cnervo\u201d) kaj la sufikse uzata vorto \u201calgio\u201d. \u011ci estas farita el la radiko NE\u016cRALGI, kiu estas enprenita en la lingvon la\u016d la 15-a regulo de la Gramatiko. La vorto mem ne estas malbona, almena\u016d \u011di estas tute regula kaj rajte enprenita en la lingvon, sed \u011dia prezento en PIV estas erara kaj erariga. \u011ci invitas al uzo de la vorto \u201calgio\u201d anstata\u016d la vorto \u201cdoloro\u201d, kio estas senbezona e\u0109 en faka lingva\u0135o, kaj \u011di invitas al kreado de kunmeta\u0135oj kiel \u201ckapalgio\u201d, \u201cnervalgio\u201d, \u201calgiokliniko\u201d k.a.<\/p> <p>Tiu ekzemplo estas nur unu el multegaj analogaj en PIV. PIV prezentas etimologia\u0135ojn kaj alilingvajn kunmetojn kvaza\u016d ili estus Esperantaj. Certe historie kaj etimologie \u201calgi\u201d havas la sencon \u201cdoloro\u201d, kaj certe historie kaj etimologie \u201cne\u016dr\u201d signifas \u201cnervo\u201d. Sed tio okazis en la lingvo greka, ne en Esperanto. Esperanto pruntis la menciitajn vortojn kiel tuta\u0135ojn, kaj la elementoj \u201calgi\u201d kaj \u201cne\u016dr\u201d (kaj multegaj similaj) ne ekzistas en Esperanto.<\/p> <p>Tial necesas en la sekva versio de PIV apartigi \u0109iujn tiajn vortojn unuradikajn en apartajn artikolojn. Estu unu artikolo pri \u201cne\u016dralgio\u201d, alia pri \u201ccefalalgio\u201d, alia pri \u201calgiologio\u201d ktp.<\/p> <p>Rimarku, ke \u0109i tie nun tute ne temas pri bonlingvismo. Ne temas pri tio, ke eble estas pli bone paroli pri \u201cnervodoloro\u201d, \u201cdolormedicino\u201d k.s. Tio estas tute alia temo. La menciitaj vortoj \u0109iuj ekzistas en Esperanto, kaj rajtas esti en PIV &#8211; almena\u016d la plejparto el ili. Povas esti, ke iuj praktike ne estas uzataj, a\u016d estas tro specialaj kaj maloftaj por aperi en la vortaro.<\/p> <p>Tamen ne \u0109iu tia okazo estas simpla kaj rekte solvebla. En multaj okazoj tiaj historiaj vortopartoj estas uzataj anka\u016d kiel veraj Esperantaj elementoj. Ekz. PIV listigas la sufikson \u201c-olog\/\u201d, kaj efektive oni uzas \u011din kiel veran Esperantan sufikson (kvankam neoficialan). Ekz. vortoj kiel \u201cesperantologo\u201d, \u201c\u0109inologo\u201d, \u201cfruktologo\u201d k.a. estas klarigeblaj nur kiel efektivaj kunmeta\u0135oj kun la sufikso \u201c-olog\/\u201d. Sed pluraj el la vortoj prezentataj en PIV kiel kunmeta\u0135oj kun \u201c-olog\/\u201d tute ne estas tiaj, ekz. \u201czoologo\u201d, \u201cantropologo\u201d, \u201cdermatologo\u201d kaj \u201cpaleoekologo\u201d. Por multaj aliaj la afero estas malklara. Ekz. \u201csociologo\u201d, \u201cpsikologo\u201d kaj multaj aliaj nun estas analizeblaj kiel veraj kunmeta\u0135oj, kvankam ili origine eniris en la lingvon anta\u016d ol oni komencis uzi \u201c-olog\/\u201d kiel efektivan sufikson. Ili envenis kiel unuradikaj vortoj (la\u016d la 15-a regulo), sed poste fari\u011dis reanalizeblaj kiel kunmeta\u0135oj pro la ekuzo de la sufikso \u201c-olog\/\u201d. \u0108u nun estas plej oportune prezenti ilin kiel unuradikajn, a\u016d kiel kunmeta\u0135on, ne \u0109iam estas facila demando. Tio postulas zorgan pripensadon en \u0109iu unuopa okazo. En iaj similaj okazoj la uzo de tia elemento kiel vera Esperanta elemento estas multe pli malofta kaj mar\u011dena ol statas pri \u201c-olog\/\u201d. Ekz. la sufikso \u201c-graf\/\u201d (kiu kredeble pli \u011duste estu \u201c-ograf\/\u201d) estas apena\u016d uzata kiel vera sufikso, kvankam iuj unuradikaj vortoj fini\u011dantaj per \u201c&#8230;ografo\u201d estas reanalizeblaj kiel tiaj, ekz. \u201cetnografo\u201d. Sed \u0109iuj tiaj vortoj estas senprobleme rigardeblaj kiel unuradikaj, kaj kredeble estas plej \u011duste kaj honeste tute ne prezenti \u201c-(o)graf\/\u201d kiel Esperantan elementon.<\/p> <\/li><li><p>La nove enkondukitaj fakaj sinonimoj de jam delonge ekzistantaj vortoj por diversaj kreska\u0135oj (precipe arboj) devas esti repripensitaj, kaj kredeble alie prezentataj. Temas pri vortoj kiel \u201ckupreso\u201d (= \u201ccipreso\u201d), \u201cfikuso\u201d (= \u201cfigarbo\u201d), \u201cmaluso\u201d (= \u201cpomarbo\u201d). La enkonduko de tiuj novaj vortoj en PIV-on estas ofte kritikata. La kritiko estas tamen nur parte prava. La intenco ne estis, ke tiuj novaj vortoj anstata\u016du la tradiciajn vortojn, sed nur ke ili estu uzataj en la faka lingva\u0135o, kiu iafoje bezonas apartajn terminojn. La efektiva prezento en PIV tamen \u0109e iuj el tiuj vortoj donis la impreson, ke la nova vorto estas rekomendata anka\u016d en la komuna lingvo. Pri iuj el tiuj vortoj oni rajtas dubi, \u0109u ili estas bezonataj e\u0109 en la faka lingvo, sed almena\u016d kelkaj kredeble ja estas tiaj. \u0108iuokaze la prezento en la sekva PIV devas pli klare montri, ke temas nur pri specialaj fakaj terminoj, kaj la ordinaraj komunlingvaj vortoj estu prezentataj kiel la normalaj kaj preferindaj vortoj &#8211; almena\u016d en la komuna lingvo.<\/p><\/li><li><p>En kelkaj okazoj la anta\u016daj versio de PIV (ekde PIV 2002) provis \u015dan\u011di la sencon de pluraj vortoj por fruktoj, beroj kaj nuksoj tiel, ke tiuj vortoj anstata\u016de nomu tiun kreska\u0135on, sur kiu kreskas la koncerna frukto, bero a\u016d nukso. Tio kontra\u016das la originan Zamenhofan sistemon, en kiu la baza vorto estas tiu de la frukto, bero a\u016d nukso, kaj la kreska\u0135o estas nomata la\u016d tiu. Tradicie do <strong>pomoj<\/strong> kreskas sur <strong>pomarboj<\/strong> (a\u016d <strong>pomujoj<\/strong>) kaj <strong>mirteloj<\/strong> sur <strong>mirtelarbustoj<\/strong> (a\u016d <strong>mirtelujoj<\/strong>). Pri pomoj PIV nenion \u015dan\u011dis, sed pri mirteloj la afero en PIV \u015dan\u011di\u011dis tiel ke <strong>mirtelberoj<\/strong> kreskas sur <strong>mirteloj<\/strong>. Tiu sama speco de \u015dan\u011do trafis plurajn aliajn analogajn vortojn kiel \u201cgujavo\u201d, \u201cpersimono\u201d kaj \u201ctamarindo\u201d. Tiu provo estas nuligenda, precipe \u0109ar la komuna lingvo \u011din ne akceptis. Jam en la Na\u016da Oficiala Aldono (kiu aperis post PIV 2002) la Akademio \u011din konscie rifuzis, donante al pluraj nove oficialigitaj vortoj difinon la\u016d la tradicia kaj Fundamenta sistemo por fruktoj, beroj kaj nuksoj. Anka\u016d PIV mem ne plenumis tiun \u015dan\u011don sisteme, sed lasis plurajn esceptojn.<\/p><\/li><li><p>\u0108iuj ne-Esperantaj vortoj malaperu el la vortaro. Tio eble estas surpriza postulo. Certe PIV tamen enhavas nur Esperantajn vortojn, vi eble pensas. Sed beda\u016drinde ne. Mi mencios \u0109i tie kelkajn ekzemplojn de vortoj, kiuj el neniu vidpunkto estas Esperantaj vortoj, kvankam ili povas aperi en Esperantaj tekstoj:<\/p> <ul><li><p>Propraj nomoj sen O-fina\u0135o: \u201cMarta\u201d, \u201cFedra\u201d, \u201cRoza\u201d, \u201cAbi\u015dag\u201d, \u201cAdonaj\u201d, \u201cAllah\u201d, \u201cAndersen\u201d, \u201cBarnabas\u201d, \u201cGetsemane\u201d k.a. <em>[ALDONO: \u0108i-punkte &#8211; post utila diskuto en Fejsbuko, mi nun opinias, ke iaj aparte gravaj tiaj nomoj, plu restu &#8211; tamen kun klara indiko, ke ili ne estas plene esperantigitaj same kiel jam statas en PIV ekde 2002.]<\/em><\/p><\/li><li><p>Propraj nomoj kun O-fina\u0135o, kiuj tamen pli vere estas nuraj fonetikaj transskriboj (+ O-fina\u0135o): \u201cG\u016dang\u015djio\u201d, \u201c\u011cjilino\u201d, \u201cK\u016dan\u0135uo\u201d, \u201cSi\u0109\u016dano\u201d k.a.<\/p><\/li><li><p>Fremdvortoj okaze menciitaj en Esperanta teksto: \u201cghetto\u201d, \u201csennora\u201d, \u201ckab\u2019o\u201d, \u201calfa\u201d, \u201cbeta\u201d k.a.<\/p><\/li><\/ul><\/li><\/ul><ul><li><p>Difinoj ne plu komenci\u011du per majuskla litero, kvaza\u016d ili estus frazoj. Tia uzo de majuskloj povas en iaj okazoj (koncedite tre maloftaj) e\u0109 ka\u016dzi miskomprenon. Iafoje vortoj malsamsencaj diferencas nur per tio, ke unu komenci\u011das per minusklo, dum la alia havas majusklan komencliteron, \u0109ar \u011di estas propra nomo. Ekz. \u201cmarko\u201d kaj \u201cMarko\u201d, a\u016d \u201ctero\u201d kaj \u201cTero\u201d. Kiam tia vorto aperas frazokomence, \u011di \u0109iam ekhavas majusklan komencliteron, kaj la distingo nuli\u011das. Tia malklareco estas nekonvena en vortaro, kvankam plej ofte tute akceptebla en ordinaraj tekstoj. La uzo de majusklo komence de difino krome \u015dajnas esti eksmoda en vortaroj.<\/p><\/li><li><p>Maloftaj, sed historie unuaj sencoj, ne aperu \u0109iam kiel unuaj en la artikoloj. Ekzemple en la artikolo \u201ckolonio\u201d oni trovas kiel unuan sencon \u201cSendependa civito, fondita de grupo da helenaj elmigrintoj\u201d (kun vinjeto de historio), kaj kiel dua senco estas \u201cGarnizono de eksmilitistoj, instalita de la Romaj regantoj en konkerita teritorio&#8230;\u201d. Nur kiel tria aperas la senco \u201cTeritorio okupita, administrata k ekspluatata de \u015dtato ekster siaj landlimoj&#8230;\u201d, kiu kredeble estas la \u0109efa senco en moderna uzo. Prefere la du historiaj sencoj, kvankam kredeble originaj, estu movitaj en postajn poziciojn, kaj la nune tria senco fari\u011du unua. Pri tiaj okazoj ne eblas starigi senesceptajn principojn. Iafoje eble estas konvene mencii historian sencon unue, e\u0109 se \u011di ne estas tre ofta en moderna uzo. Sed ordinare oni komencu per senco, kiu estas koncepte baza, kaj sur kiu logike (ne historie) bazi\u011das aliaj sencoj, a\u016d per senco, kiu estas ofta en moderna uzo.<\/p><\/li><li><p>Difinoj, kiom eble, komenci\u011du per simpla klarigo direktita al ordinaraj legantoj, kiu donu almena\u016d ian \u011deneralan komprenon, e\u0109 se ne \u0109iam tute science precizan. Nur poste aperu science preciza kaj detala difino, direktita al fakuloj. Nun en PIV ofte la unua difino, a\u016d la komenco de la difino, estas por ordinaraj homoj apena\u016d mal\u0109ifrebla. Tio validas precipe por botanikaj kaj zoologiaj artikoloj. Ekzemple la difino de \u201c\u0109evalo\u201d komenci\u011das jene: \u201cSp. de ekvo (Equus caballus), mamuloj el la ordo de neparhufuloj\u201d. Tio estas esence nekomprenebla por \u0109iuj krom fakuloj pri zoologio. La posta parto, \u201cuzata kiel jungo- k rajdo-besto\u201d, iom helpas. Pli bona difino povas esti ekz. la jeno: \u201cgranda plantoman\u011danta besto kun solidaj hufoj, kolharoj kaj vosto, uzata kiel jungo- k rajdo-besto\u201d. Post tio oni povas aldoni ion pri \u201cmamulo\u201d, \u201cspeco de ekvo\u201d kaj anka\u016d la scienclatinan terminon \u201cEquus caballus\u201d por kontentigi la specialistojn.<\/p><\/li><li><p>La sistemo de mallongigoj estu simpligita kaj limigita. Multaj el la nunaj mallongigoj povas esti anstata\u016digitaj per plenvortaj esprimoj. Tio precipe validas por la interreta versio de la vortaro, en kiu ne validas la tradicia bezono konservi spacon en presita teksto.<\/p> <\/li><\/ul><\/li><\/ul>\n\n\n\n<p>\u0108iuj tiuj punktoj bazi\u011das sur mia propra opinio, kaj kompreneble \u0109io tia devas esti diskutata en la teamo. Kiel gvidanto mi kredeble havos la lastan vorton, sed \u0109iuj, kiuj konas min kaj mian esperantologian agadon, scias, ke mi kapablas a\u016dskulti kontra\u016dajn opiniojn, kaj anka\u016d kapablas \u015dan\u011di mian opinion, kiam iu prezentas bonajn argumentojn.<\/p>\n\n\n\n<p>Cetere tiu, kiu volas pli profunde konati\u011di kun miaj opinioj detaloj en PIV, eble \u015datos legi mian TTT-pa\u011don <a href=\"https:\/\/bertilow.com\/piv\/\" target=\"_blank\" rel=\"noreferrer noopener\">Kritikaj notoj pri la Plena Ilustrita Vortaro 2002 kaj 2005<\/a>.<\/p>\n\n\n\n<p>\u0108e <a rel=\"noreferrer noopener\" href=\"https:\/\/vortaro.net\" target=\"_blank\">vortaro.net<\/a>, kie lo\u011das nun la reta versio de PIV 2020, jam ekzistas redaktejo (grandparte jam preta por uzo), per kiu laboros la nova PIV-teamo. \u011ci estas atingebla \u0109e la adreso <a rel=\"noreferrer noopener\" href=\"\/redaktejo\" target=\"_blank\">vortaro.net\/redaktejo<\/a>. \u011ci ankora\u016d estas alirebla por \u0109iuj (kvankam nur kiel testo kaj demonstro), sed tre balda\u016d \u011di estos fermita al la publiko, kaj nur la teamanoj atingos \u011din. Tie, la\u016d mia plano, la PIV-teamo ellaboros la sekvan version de PIV la\u016d tiuj planoj, kiujn mi skizis \u0109i tie. La laboro certe da\u016dros tre longe, sed kredeble jam anta\u016d ol tiu laboros estos finita (kvankam vortara laboro neniam vere estas finita), la laborversio de la estonta PIV estos publike alirebla por testado kaj kritikado, apud la oficiala versio.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u201cPIV post 2020\u201d estas projekto por ellabori la sekvan eldonon de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT, petis min gvidi tiun laboron. En 2019 mi sendis mesa\u011don al la SAT-kongreso dirante interalie la jenon: \u201cMiaj planoj por la sekva versio kredeble kunportos multajn \u015dan\u011dojn, eble e\u0109 drastajn. La eldonoj de 2002 [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[1],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/415"}],"collection":[{"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=415"}],"version-history":[{"count":22,"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/415\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":438,"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/415\/revisions\/438"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=415"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=415"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=415"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}