{"id":475,"date":"2021-02-18T13:53:57","date_gmt":"2021-02-18T12:53:57","guid":{"rendered":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/?p=475"},"modified":"2021-02-18T13:53:57","modified_gmt":"2021-02-18T12:53:57","slug":"la-piv-redaktado-ekis","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/?p=475","title":{"rendered":"La PIV-redaktado ekis"},"content":{"rendered":"\n<p>La PIV-teamo hodia\u016d komencis la efektivan redaktan laboron en la redaktejo \u0109e vortaro.net.<\/p>\n\n\n\n<!--more-->\n\n\n\n<p>Reale ni jam \u015dvite laboregas pri la enhavo de la sekva versio de la Plena Ilustrita Vortaro dum semajnoj, sed tiun laboron ni faris \u011dis hodia\u016d en la teama vikio. Ni laboris pri la tasko \u201cVortanalizo\u201d, kiu celas \u011deneralan restrukturadon de la vortara materialo. Tio konkrete enhavas du taskojn:<\/p>\n\n\n\n<ul><li>Realigado de unu el la \u0109efaj punktoj de nia plano: <em>Estu enkondukita firma distingo inter unuflanke vera Esperanta vortfarado (per efektivaj Esperantaj radikoj kaj afiksoj), kaj aliflanke uzado de \u015dajnafiksoj kaj eksafiksoj.<\/em> (Vidu la <a rel=\"noreferrer noopener\" href=\"\/blogo\/?p=415\" target=\"_blank\">Planon por la sekva eldono de PIV<\/a>.)  Tio signifas, ke ni reklasas multegajn vortojn, kiuj en anta\u016daj PIV-oj estas prezentataj kiel deriva\u0135oj, anstata\u016de kiel unuradikajn vortojn. Ekz. la vorto <em>algiologio<\/em>, kiu \u011dis nun aperis kiel kunmeta\u0135o de la radik ALGI\/ (= doloro), la sufikso OLOG\/, la sufikso I\/, kaj fine O-fina\u0135o, estis reanalizita kiel la radiko ALGIOLOGI\/ + O-fina\u0135o, do <em>algiologi\/o<\/em> anstata\u016d <em>algi\/olog\/i\/o<\/em>. Tiu vorto do aperos estonte kiel kapvorto en aparta artikolo. Ni do ne rekonas la ekziston de la radiko ALGI\/. Kaj la neoficialan sufikson OLOG\/ kaj ties varianton OLOG\/I\/ ni malrekomendos.<\/li><li>Ni enmetis elementodisigilojn en \u0109iujn deriva\u0135ojn. Tio signifas, ke ekz. la vorto <em>dissendolisto<\/em>, kiu en anta\u016daj PIV-oj aperas kiel <em>dis\u00b7send\u00b7olisto<\/em> estonte aperos kiel <em>dis\u00b7send\u00b7o\u00b7list\u00b7o<\/em>, kio klare montras, kiel tiu vorto estas kunmetita.<\/li><\/ul>\n\n\n\n<p>La rezulton de tiu amasa laboro mi hiera\u016d importis en la grandan datumbazon de la PIV-redaktejo, kio interalie ka\u016dzis, ke tie estas nun 18.004 artikoloj kompare kun la 16.856 artikoloj en PIV 2020. La artikolonombro sendube ankora\u016d kreskos, \u0109ar parton de la vortanalizado ni ankora\u016d devos fini per mana redaktado de multaj iom pli tiklaj okazoj, kiuj ne povis esti plenumitaj a\u016dtomate.<\/p>\n\n\n\n<p>\u0108iuokaze post tiu importado hodia\u016d komenci\u011dis la vera redaktolaboro. La unua redakto (mejlo\u015dtono en la historio de PIV) estas frukto de kunlaboro kun la redaktoroj de la magazino <em>Monato<\/em>. \u011ci trafis la vorton <em>Hongkongo<\/em>, kiu nun aperas kiel <em>Honkongo, <em>Hongkongo<\/em><\/em> &#8211; do kun prefero por la pli facile elparolebla formo <em><em>Honkongo<\/em><\/em>, kiu jam delonge estas la pli vaste uzata kaj klare rekomendinda formo. Povas esti, ke ni ankora\u016d rafinos tion disigante la du vortojn <em><em>Honkongo<\/em><\/em> kaj <em><em>Hongkongo<\/em><\/em> en du apartajn artikolojn kun indiko pri evitindeco \u0109e la malfacile elparolebla formo <em><em>Hongkongo<\/em><\/em>.<\/p>\n\n\n\n<p>La publika versio de vortaro.net kompreneble ankora\u016d montras la enhavon de PIV 2020.<\/p>\n\n\n\n<p><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>La PIV-teamo hodia\u016d komencis la efektivan redaktan laboron en la redaktejo \u0109e vortaro.net.<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[1],"tags":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/475"}],"collection":[{"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=475"}],"version-history":[{"count":6,"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/475\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":481,"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/475\/revisions\/481"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=475"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=475"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/vortaro.net\/blogo\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=475"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}