RP 1 post substantivo aŭ pronomo (eventuale subkomprenita) [insistas, ke oni parolas ĝuste pri tiu persono aŭ afero, ne pri alia]: mi devas mem ĉion plenumi Z;
la prezidanto [...] mem preparas nun projekton Z;
mi eĉ mem [...] uzas ilin (tiujn vortojn) Z;
lasi la akceptadon [...] al la decido de la Esperantistoj mem Z;
fiziko estas la nomo de la scienco mem FE;
nenio estis iam ajn aldonita al la esenco mem de la lingvo ILa;
mi parolas ne pri la ago de ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝas Z;
tion ĉi garantias al ni [...] la karaktero mem de ilia lando Z;
mi deziras paroli al li mem;
li amas sin mem FE;
mi vin amas, kiel min mem [...]! Z;
la komitato [...] ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo Z;
prenu (vi) mem akvon, se vi volas trinki FE;
ĉiun demandu, sed (vi) mem al vi komandu Z;
kiu kritikas kuraĝe, (tiu) mem agas malsaĝe Z.
RP 2 nur per si; sen helpo aŭ iniciato de iu alia; sen ekstera devigo; fare kaj vole de si sendepende de iu alia; spontanee; propramove kaj propraforte:
malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem’ Z;
kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas Z;
ne venos rato mem al kato Z;
ĉiu el vi post kelka meditado facile mem trovos la respondojn Z;
«Delegacio», kies celo estis [...] elekti mem komitaton, kiu esplorus tiun ĉi demandon Z;
tio por ĉiu estis komprenebla per si mem Z;
la vivo jam mem solvis la diritan demandon Z.
memo persono, konscia pri sia individueco:
ili sentas tion, sed nur duone, ilia alia memo estas ĉe aliaj aferoj;
lia malbona memo jam relevis la kapon.
Rim. 2 En tiu senco Zamenhof kelkfoje uzis la senfinaĵan formon substantive: nur tiu ĉi nia mem restu al mi fidela!.
➞ egoo, mio.