PIV • simpla serĉilo

? B P
3 trafoj en 3 artikoloj
① ★si pronomo [refleksiva referenco al la subjekto de la plej proksime esprimita ago (ordinare verbo), se la subjekto estas triapersona]:
li amas sin mem FE;
ŝi lavis sin FE;
ŝipo, kiu sin movas FE;
li ĵetis sin sur la kamaradon kaj batis lin Z;
paŝtas sin grandaj brutaroj FE;
ŝi kombas al si la harojn FE;
ĉiu por si mem estas la plej kara Z;
demeti de si la antikvan Adamon Z;
la mizero kutimigis lin levi sin [...] tre frue Z;
la sinjoro ordonis al la servisto vesti sin rapide;
lia fratino [...] malkovris al li la koron de la memvole sin forpelinta filino Z;
tia flatado al si estas naŭza;
li vivas kun virino tro postulema por si.
sia
1 de si:
bona patro amas sia(j)n infano(j)n;
ŝi lavis sin en sia ĉambro FE;
ŝi nomis ŝin sia filino FE;
el ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa FE;
(tiaj konsideroj) igis (lin) [...] eldoni sian grandiozan pazigrafian provon Z;
ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn Z;
li ekvidis la anĝelon [...], starantan [...] kun elingigita glavo en sia mano MT;
rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por sia utilo Z;
nenio por homo estas pli malutila, ol nekonado de siaj propraj posedaĵoj Z.
2 propra [sen konsidero al ia subjekto]:
sia estas kara pli ol la najbara Z;
ĉio sia estas plej ĉarma Z;
en ĉiu kranio estas sia opinio Z;
metu ĉion sur sian lokon;
ŝi rimarkis [...] la reĝon de la maro kun sia krono Z.
➞ siatempa.
siaĵo tio, kio propre apartenas al iu, speciale koncernas tiun:
al ĉiu (donu) lian siaĵon Z.
② si 𝅘𝅥𝅰muziko
1 (en relativa solfeĝo) la sepa tono super la toniko ①.
2 (en absoluta solfeĝo) la tono B.
➞ do ③, re ②, mi ②, fa, sol ③, la ②.
③ SI mallongigo ☐fiziko internacia sistemo de unuoj.