PIV • simpla serĉilo

? B P
3 trafoj en 2 artikoloj
① ★ul sufikso
1 (post karakteriza eco) homo, individuo aŭ persono. ➞ ĝibulo, unuokululo, virgulino, riĉulo, proksimulo, pravulo, timulo, mezulo, ĉitieulo, sanktulo.
2 homo de raso konvencie karakterizata de la haŭtkoloro. ➞ blankulo, flavulo, nigrulo.
3 (post karakteriza eco) besto prezentata metafore kiel persono. ➞ rapidulo (kurĉevalo), grizulo (azeno).
4 (post karakteriza eco) objekto prezentata metafore kiel persono. ➞ trimastulo (ŝipo), nubskrapulo (konstruaĵo).
5 ♉zoologio (post genronomo aŭ karakterizaĵo) besto apartentanta al besta grupo de nedifinita sistematika rango. ➞ araneulo, duvalvulo, mamulo, skvamulo, spongulo.
6 ⚥biologio 🍁botaniko (post karakteria eco) kreskaĵo apartenanta al sistematike neoficiala grupo. ➞ senpetalulo, kuniĝpetalulo, liberpetalulo, amentulo, nukleulo, sennukleulo, vivulo.
ulo individuo aŭ persono, iafoje kun malŝata nuanco:
se mi ne estus jam maljuna ulo, mi tuj irus en politeknikan lernejon Z;
Jekel-Malsaĝulo, dikmalalta, iom kurbapieda ulo Z;
vi estas kurioza ulo SEn;
dum ili babilis, envenis seso da uloj CRo;
kverelema ulo li estas, via moŝto OE.
② UL mallongigo 🅔Esperanto Universala Ligo (1942–1997).