★okaz/i (
ntr) Estiĝi en iu loko aŭ tempo
1 akcidente aŭ hazarde: inter pokalo k lipoj povas multe okazi Z; diru do, kio okazis plue? Z; la infano rakontis naive ĉion, kio okazis al ŝi Z; hazarde okazis, ke li genuis apude de fraŭlino K. Z; facile povus okazi, ke iu rekonus mian skribon Z; se okazos, ke li mortos, tuj telegrafu; se okazus, ke Dio prenus al si ŝian animon!; en la posttagmezo antaŭ la okazinta hommortigo Z.
2 pro ies volo: La internacia teatro-festivalo […] estonte okazos ĉiun duan jaron M. ☞ aperi, havi lokon, estiĝi.
★okazo
1 Tio, kio okazas: stranga okazo trafis min Z; vi tremas pro okazo la terura Z; la okazo konfirmis la suspekton; la interligo de la okazoj. ☞ akcidento, epizodo, evento, incidento, sperto, fariĝo, travivaĵo.
2 Difinita aparta cirkonstanco: en plej bona okazo ni povos alveni nur noktomeze; en tiaj okazoj ni uzas la finiĝon «n» Z; por tre multaj okazoj ambaŭ esprimoj ŝajnas al mi egale bonaj Z; por la okazo, se iu volos […] Z; forlasi iun sufikson […] ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba Z; en tiuj tre maloftaj okazoj, kiam ni povas timi malkompreniĝon Z; komitato, kiu, en ekstrema okazo, povus ĉiam […] Z.
3 Favora, helpa cirkonstanco, ebliganta fari ion: okazon kaptu ĉe l’ kapo, ĉar la vosto estas glita Z; fordormi la okazon Z; tiaspecan okazon mi ne volas preterlasi Z; li atendas, ke la okazo venu al lia nazo Z; okazo kreas ŝteliston Z; se la naskiĝo de homo estas produkto de bruta ekdeziro, de simpla okazo […] Z; mi uzas nun la bonan okazon, por […] Z; uzante la okazon, mi sciigas, ke […] Z; tio donis al mi la okazon turni la atenton de niaj amikoj sur […] Z; li havis la okazon vidi Hispanujon Z; mi ne havis okazon paroli E-e kun fremduloj B; estus al mi agrable, se vi volus ĉe okazo komuniki mian leteron al […] Z.
4 = kazo 3: tio estis bela okazo de hemiplegio B.
★okaza. Renkontata aŭ okazanta ekster ĉia sistemeco: okaza komplimento ne iras al testamento Z (ne indas heredaĵon); tio dependas de pure okazaj cirkonstancoj Z; kvankam li silentas, tamen okazaj vortoj al mi montris, ke […] Z.
okaze
1 En tia okazo, ĉe la okazo: okaze de tio, mi deklaros, ke […]; mi okaze uzos vian afablan permeson.
2 Pro la okazo: oni iluminaciis okaze de la nacia festo.
3 Senplane, depende de hazardo: okaze mi iris sur la strato B; la naturaj lingvoj konstruiĝis okaze k senkonscie Z.
okazaĵo. Io,
okazinta pli-malpli hazarde:
tiu regulo ne estas ia misteraĵo, k estas simpla okazaĵo Z.
Rim. Per la participaj
suf-oj, oni povas precizigi la tempon:
tio estis grava okazantaĵo Z;
Mordeĥaj priskribis ĉiujn tiujn okazintaĵojn k sendis leterojn X;
ĝi estis granda okazintaĵo k beno por la lando Z;
ni ĉiuj febre atendas la okazontaĵon.
okazejo. Tiu loko, kie io okazis: la okazejo de la murdo, de la ribelo.
okazigi. Fari, ke io okazu: la societo okazigis kongreson en la pasinta monato; tiu katastrofo okazigis la morton de tridek pasaĝeroj.
ĉiaokaze. Kia ajn estas la okazo: mi ne scias ankoraŭ, ĉu mi povos veni: ĉiaokaze mi skribos al vi morgaŭ.
ĉiuokaze. Je ĉiu okazo: ĉiuokaze li rakontadis sian malsaniĝon.
interokazaĵo. Flanka okazaĵo, ofte malgrava k malhelpa, kiu neatendite aperas en difinita cirkonstancaro. ☞ incidento.
laŭokaze. En okazo de bezono.
samokaze. En la sama tempo, uzante la saman okazon: mi nun hejtados la fornon tagmeze, k samokaze mi kuirados iom da varma manĝo Z.
bonokaze. Pro feliĉa okazo: ĉu vi ne havas iom da mono por pruntedoni al mi? – Mi havas – Ha, kiel bonokaze! Z.
limokazo.
Okazo, troviĝanta ĉe la limo inter la efikzonoj de du reguloj, leĝoj
ks, el kiuj jen unu jen la alia povus aplikiĝi:
tiu estas limokazo inter murdo kaj senintenca mortigo.