PIV 2020

Klarigoj

Enhavo

Tiu ĉi TTT-ejo estas la interreta versio de la vortaro Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (= PIV 2020) kun kelkaj diferencoj, kiuj estas prezentataj fine de tiuj ĉi klarigoj.

Novaĵojn pri PIV, precipe pri tiu ĉi interreta versio de PIV, vi povas legi en la PIV-blogo.

PIV 2020 kiel libro

PIV 2020 aperis ankaŭ kiel libro. Ĝi estas mendebla de SAT-Amikaro kaj aliaj gravaj libroservoj. Oni ankaŭ povas skribi rekte al kontakto@satesperanto.org.

Du serĉiloj: plena kaj simpla

La TTT-ejo enhavas du serĉilojn: plene kapablan serĉilon, kiu uzas multe da Javaskripto, kaj simplan serĉilon, kiu funkcias tute sen Javaskripto.

Tiuj ĉi klarigoj temas precipe pri la plene kapabla serĉilo farita por modernaj TTT-legiloj. Ĝi estas atingebla ĉe la adreso vortaro.net.

La simpla serĉilo, kiun oni atingas ĉe la adreso vortaro.net/simpla, taŭgas ankaŭ por malnovaj TTT-legiloj kaj por tiaj uzantoj, kiuj elektis malŝalti la uzon de Javaskripto en sia TTT-legilo. La simpla serĉilo ne provizas ĉiujn eblojn de serĉado. Interalie mankas la sekcio “Foliumi”, kaj ne eblas serĉi en la cetera teksto. La simpla serĉilo estas sufiĉe nova kaj ankoraŭ ne estas multe testita. Se vi uzas ĝin kaj renkontas problemojn, skribu al “bertilow” ĉe “gmail.com”. Pro tio, ke la simpla serĉilo eble ankoraŭ estos ŝanĝita, tiuj ĉi klarigoj ankoraŭ ne donas multe da informoj pri ĝi. Plejparte ĝia uzo estas sufiĉe memkomprenebla.

Ĝeneralaj rekomendoj por uzantoj

Tiu ĉi TTT-ejo donas abundajn eblojn por priserĉi la enhavon de PIV, kaj por foliumi tra ĝi. La ebloj kaj funkcioj estas sufiĉe kompleksaj, kaj kelkaj el ili povas esti malfacile kompreneblaj, se oni ne legas la ĉi-subajn klarigojn tre atente. Sed la bazajn funkciojn oni povas uzi eĉ sen legado de la klarigoj. Tiam estas rekomendinde lasi la diversajn elektilojn en la baza (defaŭlta) stato:

Se aperas dekstre de la supra titolo “PIV 2020” unu aŭ pli da simboloj (vinjetoj), tiam la filtradofunkcio estas aktiva. Se tio okazis sen via intenco, vi povas forigi tiujn simbolojn per duobla alklako sur ĉiu el ili, aŭ per la menuo, kiun vi atingas per la butono filtri.

Sekcioj

La paĝo enhavas du sekciojn alireblajn per du butonoj supre de la paĝo:

Krome estas du butonoj por aliri klarigojn:

Poste estas ankaŭ butono S, per kiu oni povas salti al la simpla serĉilo. (Se oni jam estas en la simpla serĉilo, tie estas anstataŭe butono P, per kiu oni povas salti al la plene kapabla serĉilo.)

Kaj fine estas butono kun serurosimbolo, 🔒, per kiu oni povas malŝalti ĉiujn “fulmoklavojn”, kiuj estas markitaj per substrekita litero sur la koncerna klavo.

Mallongigoj kaj simboloj

La diversaj mallongigoj, simboloj kaj vinjetoj uzataj en la vortaro estas listigitaj en aparta paĝo.

La serĉilo

Per la serĉilo en la sekcio “Serĉi” oni povas serĉi kapvortojn kaj derivaĵojn kaj aldone ankaŭ vortojn en la cetera teksto de la vortaraj artikoloj (difinoj, ekzemploj, rimarkoj...). Oni simple entajpu vorton en la tekstokampon, kaj poste premu la “Ek”-butonon aŭ uzu la enigoklavon.

Oni notu, ke serĉado en kapvortoj/derivaĵoj kaj serĉado en la cetera teksto funkcias en iom malsamaj manieroj. Legu pli detale ĉi-poste pri specialsignoj en serĉesprimoj kaj pri serĉado en la cetera teksto.

Oni povas uzi la ikso-sistemon en la tekstokampo: cx = ĉ, gx = ĝ, hx = ĥ, jx = ĵ, sx = ŝ, ux = ŭ.

Elektiloj

En la sekcio “Serĉi”, sub la kampo, kie oni enskribas serĉesprimon, estas kvin elektiloj:

  1. kapvortoj elektas serĉadon en kapvortoj
  2. derivaĵoj elektas serĉadon en derivaĵoj
  3. cetere elektas serĉadon de unuopaj vortoj en la cetera teksto de la vortaro (difinoj, ekzemploj, rimarkoj...), sed nur vortoj longaj je almenaŭ tri signoj estas trovataj
  4. uskle elektas, ĉu la serĉo atentu la diferencon inter minuskloj kaj majuskloj

Por ordinara uzado la du elektiloj “kapvortoj” kaj “derivaĵoj” estu aktivaj, dum “cetere” kaj “uskle" estu neaktivaj.

Ŝanĝoj ĉe tiuj kvar elektiloj efikas post serĉado.

La elektilo “cetere” povas iafoje esti markata per griza fono. Tiam la elektilo estas sen efiko, kvankam ĝi estas aktivigita. Tio povas okazi, kiam oni uzas ĵokersignonradiko-signon en la serĉesprimo, aŭ kiam oni uzas filtrilojn laŭ fako aŭ oficialeco.

Apud la butono “uskle” estas ankaŭ speciala butono Hazarda, per kiu oni povas serĉi hazardan artikolon.

Supre, apud la sekciaj butonoj “Serĉi” kaj “Foliumi”, estas ankoraŭ tri elektiloj:

  1. tildoj elektas, ĉu estu uzataj la klasikaj vortaraj tildo-signoj aŭ efektiva teksto por la koncerna kapvorta radiko.
  2. apartigi apartigas sekciojn, derivaĵojn kaj sencojn kiel memstarajn blokojn en la artikoloprezentado, kio povas faciligi la legadon.

    La apartigado ankoraŭ ne estas ideala, ĉar la diversaj sekcioj de la artikoloj ankoraŭ ne estas perfekte markitaj en la baza kodo de la artikoloj. Tio estos iom post iom korektita.

  3. filtri fermas aŭ malfermas la menuon de filtrado laŭ fakoj aŭ oficialeco.

Ŝanĝoj de la du elektiloj tildoj kaj apartigi tuj efikas al montrado de la aktuala serĉorezulto (se oni uzas la plene kapablan serĉilon - en la simpla serĉilo, la efiko aperas nur post nova serĉo). Ili efikas same ankaŭ al montrado de artikoloj sub “Foliumi”.

Plej multaj uzantoj verŝajne preferas, ke la elektilo “apartigi” estu aktiva, dum “tildoj” estu neaktiva.

Serĉorezultoj

La rezultoj de serĉo prezentiĝas kiel listo de artikoloj el la vortaro kun la koncernaj trafoj markitaj. Se estas multaj artikoloj en tiu prezento, oni devas rulumi tiun liston suben. Antaŭ tiu listo de artikoloj aperas aparta trafomenuo, kiu estas listo de ĉiuj trafoj en la montrataj artikoloj: unue la kapvortaj kaj derivaĵaj trafoj kaj poste la trafoj en cetera teksto. En tiu listo ĉefvortaj trafoj aspektas kiel kapvorto, derivaĵaj trafoj aspektas kiel derivaĵo, kaj trafo en cetera teksto aspektas kiel cetere. Alklako de ero en tiu listo rulumas la prezenton de artikoloj al la koncerna trafo, kiu tiam estas pli elstare markita. La unua trafo estas aŭtomate tiel montrata. La trafoj en cetera teksto povas ofte konsisti el listo de ripetataj vortoj, ĉar la sama vorto povas aperi samforme en pluraj lokoj, dum ordinare estas ne pli ol unu kapvorta trafo, kaj ne pli ol unu derivaĵa trafo.

Maldekstre de ĉiu artikolo en serĉorezultoj aperas la simbolo 📖. Ĝi donas la eblon foliumi tra la vortaro ekde la koncerna artikolo. Tio okazas aŭtomate en la sekcio “Foliumi”.

Dekstre supre en la prezento de serĉorezultoj aperas kvar sagoj, per kiuj oni povas moviĝi tra la serĉorezultoj. Per la sago oni iras al la komenco de la serĉorezulto. Per la sago oni iras al la fino. Per la sago oni moviĝas al la komenco de la unua videbla artikolo aŭ al la artikolo antaŭ tiu. Per la sago oni moviĝas al la posta artikolo (post la unua videbla artikolo). Atentu, ke tiu moviĝado koncernas artikolojn, ne serĉotrafojn. Kompreneble oni ankaŭ povas moviĝi per muso, per la ruluma listelo k.s., sed iafoje la kvar sagoj povas esti oportunaj.

Se oni ŝanĝas la staton de iu el la elektiloj sub la kampo de serĉesprimo, aŭ ŝanĝas la staton de la filtriloj, tiam jam videblaj serĉorezultoj iom griziĝas por montri, ke la videblaj serĉorezultoj ne estas faritaj laŭ la aktuala stato de tiuj diversaj elektiloj. Se oni tiam faras novan serĉon, aperas nova serĉorezulto, kiu ja kongruas kun tiu stato.

Oni povas ŝanĝi la larĝon de la prezento de serĉorezultoj: La dekstra rando (kun ruluma listelo) estas tirebla dekstren aŭ maldekstren per muso (aŭ per tuŝpremo ĉe tuŝekrano).

Multaj trafoj

Prezentiĝas samtempe 10 artikoloj (iafoje iomete pli ol 10). Se estas trafoj en pliaj artikoloj, aperas sago por antaŭeniri al la sekva grupo de artikoloj. Kiam iu el la sekvaj artikologrupoj estas prezentata, aperas sago por reeniri al la antaŭa grupo. Krome haveblas falmenuo, per kiu oni povas salti rekte al iu ajn el la diversaj artikologrupoj.

La artikoloj estas prezentataj en alfabeta ordo (laŭ la kapvorto). Sed se oni serĉis kaj kapvortojn/derivaĵojn, kaj ankaŭ en la cetera teksto, trafoj en kapvortoj kaj derivaĵoj ĉiam estas montrataj unue. Tiam povas okazi, ke estas prezentataj iom pli ol 10 artikoloj en la unua grupo. En tia situacio povas okazi, ke la koncernaj artikoloj kun kapvortaj aŭ derivaĵaj trafoj reaperas, kiam oni antaŭeniras al la sekvaj grupoj, ĉar en tiuj artikoloj povas esti ankaŭ trafoj en cetera teksto.

Kiam la listo de artikoloj estas tre longa, oni devas rulumi ĝin suben por vidi ĉiujn artikolojn. Se oni uzas poŝtelefonon (aŭ alian aparaton kun tre malgranda ekrano), aperas suba strekita bordero de la artikololisto por indiki, ke ekzistas pli da teksto por montri. Se oni uzas grandan ekranon, la neceso rulumi suben estas montrata per la apero de rulumilo (ordinare dekstre).

Kiam oni serĉas en cetera teksto, povas iafoje esti, ke estas samtempe tre multe da trafoj en la trafomenuo, kiu tiam eble ne povas montri samtempe ĉiujn trafojn. Tiam oni devas mem rulumi la trafomenuon suben por vidi la lastajn trafojn. Tio estas montrata same kiel ĉe la listo de artikoloj (vidu tuj ĉi-antaŭe).

Vortoreferencoj

En multaj lokoj en la artikoloj de la vortaro aperas referencoj al aliaj vortoj per la mansimbolo (por “vorto, apartenanta al la sama semantika kampo”) aŭ la sagosimbolo (por “esprimo, ligita kun la koncerna vorto, aŭ al vorto, elvokanta najbaran nocion”). En la antaŭa versio de tiu ĉi TTT-ejo vortoj post tiuj referencaj simboloj estis alklakeblaj ligiloj al la koncernaj artikoloj. Ĉi tie ne aperas tiaj ligiloj. Anstataŭe oni povas duoble alklaki la vortojn, kaj tiam ili estas aŭtomate serĉataj. Fakte oni povas tiamaniere salti al preskaŭ ĉiu ajn vorto en la artikolotekstoj, ne nur tiuj kun mansimbolo aŭ sago. Tia aŭtomata serĉado funkcias plej bone, se ambaŭ elektiloj “kapvortoj” kaj ”derivaĵoj” estas aktivaj.

Specialsignoj kaj serĉoreguloj

Foliumado

En la sekcio “Foliumi” oni povas foliumi tra la vortaro elektante la diversajn sekciojn laŭ la komencliteroj. Oni povas ekigi tian foliumadon ankaŭ en la sekcio “Serĉi” pere de la simbolo 📖 apud artikolo en serĉorezulto (sed se iu el la filtriloj estas aktiva, povas esti, ke la elektita vorto mem tute ne aperas, se ĝi ne kongruas kun la elektitaj filtriloj).

En la fino de la menuo de komencliteroj estas ronda simbolo, per kiu oni povas rerulumi la prezenton al tiu loko, kie oni komencis la foliumadon.

La elektiloj “tildoj” kaj “apartigi” efikas ankaŭ al montrado de artikoloj en la sekcio “Foliumi”.

Dekstre supre en la foliuma prezento de serĉorezultoj aperas kvar sagoj, per kiuj oni povas moviĝi tra la artikoloj. Tiuj sagoj funkcias esence same kiel la sagoj en la serĉorezultoj de la sekcio “Serĉi”.

Se oni ŝanĝas la staton de la filtriloj, tiam jam videblaj artikoloj foliumataj iom griziĝas por montri, ke la videbla foliumado ne estas farita laŭ la aktuala stato de la filtriloj. Se oni tiam alklakas komencliteron, la foliumilo reŝargiĝas laŭ la stato de tiuj filtriloj.

Oni povas ŝanĝi la larĝon de la prezento de la vortaraj artikoloj: La dekstra rando (kun ruluma listelo) estas tirebla dekstren aŭ maldekstren per muso (aŭ per tuŝpremo ĉe tuŝekrano).

Serĉado de vorto en artikoloteksto

Se en la teksto de montrata artikolo oni vidas vorton, kiun oni volas serĉi, oni povas simple duoble alklaki ĝin (aŭ marki ĝin per la muso). Ĝi tiam estas tuj aŭtomate serĉata.

Se oni nur volas marki vorton (eble por poste kopii ĝin), sed ne volas ĝin aŭtomate serĉi, oni premu la Stir-klavon, kiam oni markas la vorton. Tiam ne okazas aŭtomata serĉado. Vidu tiurilate ankaŭ la klarigojn pri Kopiado de unuopaj vortoj.

Se la serĉo ne donas rezulton, oni eble bezonas aktivigi la elektilon “kapvortoj” aŭ la elektilon “derivaĵoj”, aŭ ambaŭ, kaj poste reprovi la serĉon. Iafoje indas ŝanĝi la finaĵon de la serĉota vorto, por ke ĝi estu en pli baza formo, sed ofte la serĉilo mem sukcesas eldiveni la bazan formon. Oni ankaŭ povas laŭbezone anstataŭigi la finaĵon per ĵokera signo (?*). Eventuale necesas malŝalti eventualajn filtrilojn.

Tia serĉado de vortoj en artikoloteksto funkcias kaj en serĉorezultoj de la sekcio “Serĉi", kaj en artikoloj montrataj en la sekcio “Foliumi”.

Se oni uzas tuŝekranon, necesas uzi la kopifunkcion de la legilo. Oni unue marku la koncernan vorton (ekz. per longa tuŝado de la teksto). Ordinare tiam aŭtomate aperas la eblo kopii ĝin. Tuj post la kopiado, la koncerna vorto estas aŭtomate serĉata.

Se oni markas plurajn vortojn, aŭ tekston, kiu ne estas nura vorto, nenio okazas.

Uzi klavopremojn (fulmoklavojn)

Multajn funkciojn de la serĉilo oni povas regi per klavopremoj anstataŭ per muso, per t.n. fulmoklavoj:

Multaj el la butonoj havas substrekitan literon (ekz. Serĉi”), kiu montras la klavon uzeblan anstataŭ la koncerna butono.

En la menuo de filtrado estas kelkaj pliaj elektiloj aktivigeblaj per klavopremoj. La koncernaj signoj estas tie markitaj per substrekita litero aŭ cifero.

Se la fokuso estas en la tekstokampo por serĉesprimoj, la eskapa klavo elektas la tutan jam entajpitan tekston, sed la literaj klavoj (s, k, d, c, u, t, a, S kaj F) tiam simple enmetas la koncernajn literojn. Se oni volas uzi ilin por la ĉi-antaŭe menciitaj funkcioj, oni devas unue eliri el la tekstokampo, ekz. per la tabo-klavo.

Per la serurosimbolo, 🔒 oni povas malŝalti ĉiujn “fulmoklavojn”, kiuj estas markitaj per substrekita litero sur la koncerna klavo. Iuj uzantoj trovas tiujn fulmoklavojn pli ĝenaj ol helpaj.

Kopiado de unuopaj vortoj

Ĉi-antaŭe estas klarigoj pri Serĉado de vortoj en artikoloteksto. Tie estas klarigite, ke estas uzata la kopifunkcio de la legilo por ke la aŭtomata serĉado funkciu ankaŭ kiam oni uzas tuŝekranon. Tio bedaŭrinde havas la sekvon, ke fariĝas malfacile kopii unupajn vortojn en artikoloteksto (ekz. per la klavo Stir-C). Se oni provas fari tion, okazas anstataŭe aŭtomata serĉado de la vorto, kiun oni provis kopii. Se oni ne uzas tuŝekranon, oni povas ebligi tian kopiadon, se oni uzas la ŝaltilon “Ebligi kopiadon”, 📋, kiu troviĝas laste en la plej supra vico de butonoj (apud la serurosimbolo). Kiam ĝi estas ŝaltita, la kopifunkcio ne estas uzata por aŭtomata serĉado. Se oni ne uzas tuŝekranon, oni kredeble aktivigu tiun ŝaltilon.

Aldone, por entute marki vorton, kiun oni volas kopii, necesas teni la Stir-klavon, dum oni markas la vorton, alie okazas aŭtomata serĉado.

Aŭtomataj proponoj

Kiam oni entajpas serĉesprimon en la tekstokampo en la sekcio “Serĉi”, aŭtomate aperas (en falmenuo sub la tekstokampo) proponoj pri vortoj serĉeblaj. Se oni aktivigis la elektilon “kapvortoj”, aperas kapvortoj kiel proponoj. Se oni aktivigis la elektilon “derivaĵoj”, aperas derivaĵoj kiel proponoj. Vortoj el la cetera teksto neniam estas proponataj.

Kiam aperas taŭga propono, oni povas ĝin elekti (alklaki), kaj tiu vorto estas aŭtomate serĉata. Proponoj aperas ankaŭ, kiam oni uzas ĵokersignojn, sed radiko-signoj (/) estas ignorataj en tia proponado de vortoj.

En tia listo de proponoj aperas ankaŭ fakaj vinjetoj (𝅘𝅥𝅰 = Muziko, Φ = Filozofio k.t.p - vidu la klarigojn pri vinjetoj), kaj indikoj pri oficialeco ( = Fundamenta, 1 = Unua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, k.t.p.).

Filtrado laŭ fakoj kaj oficialeco

Per la elektilo filtri oni povas malfermi menuon, en kiu eblas ŝalti diversajn filtrilojn laŭ fakoj aŭ la oficialeco. La filtradofunkcioj estas novaj kaj iom eksperimentaj. Tute povas esti, ke la filtradosistemo estos ankoraŭ grave modifita. Uzado de la filtriloj povas esti sufiĉe kompleksa afero, kaj indas zorge legi la klarigojn antaŭ ol uzi tiun funkcion. La eblo uzi filtradon estas celita al specialaj bezonoj de esplorantoj, kaj kredeble ne multe utilas al ordinaraj uzantoj.

Plej supre en la menuo estas kvin butonoj por filtri laŭ oficialeco:

  1. ĉiuj = ĉiaj vortoj/elementoj - tio signifas, ke oni ne filtras laŭ oficialeco
  2. Fundamentaj kaj oficialaj = nur vortoj/elementoj, kiuj estas en la Fundamento de Esperanto (= Fundamentaj) aŭ en iu el la Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro (= oficialaj)
  3. Fundamentaj = nur vortoj/elementoj, kiuj estas en la Fundamento de Esperanto
  4. oficialaj = nur vortoj/elementoj, kiuj estas en iu el la Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro
  5. neoficialaj = nur vortoj/elementoj, kiuj estas nek en la Fundamento, nek en iu el la Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro

Poste sekvas elektiloj por filtri laŭ fakoj, t.e. laŭ tiuj fakaj vinjetoj, kiuj estas uzataj en PIV 2020. Per alklako oni povas ŝalti aŭ malŝalti la deziratajn fakojn. Ankaŭ eblas moviĝi inter la fakoj per la tabo-klavo. Kiam faka linio havas fokuson, oni povas ĝin ŝalti aŭ malŝalti ankaŭ per la e-klavo (por "elekti"). Kiam unu aŭ pli da fakoj estas elektitaj, aperas ankaŭ butono “malelekti ĉiujn fakojn”, per kiu oni povas per unu alklako forigi ĉiujn elektitajn fako-elektojn. Alternative oni povas la samon fari per la m-klavo (por “malelekti”).

Kiam filtrilo estas aktiva, ties simbolo (vinjeto) aperas apud la titolo “PIV 2020” plej supre. Oni povas forigi filtrilon per duobla alklako sur la koncerna simbolo (aŭ, kompreneble, per la filtrada menuo).

Kiam oni uzas filtradon en la sekcio Serĉi, la serĉilo trovas vortojn, kiuj mem havas iun el la elektitaj fakovinjetoj, aŭ mem havas la elektitan oficialecon. La filtrado do sekvas rigore tiujn indikojn, kiuj estas en PIV 2020. Kiam unu aŭ pli da filtriloj estas aktiva, oni ne povas serĉi en la cetera teksto, sed nur en kapvortoj kaj derivaĵoj.

Antaŭe la filtrado estis aplikita pli vaste: La serĉilo tiam trovis ankaŭ derivaĵojn, kies kapvorto havis la koncernan fakan vinjeton aŭ oficialecon, kaj ankaŭ kapvortojn, ĉe kiuj iu el la derivaĵoj havis la koncernan vinjeton aŭ oficialecon.

En la sekcio Foliumi la filtrado elektas tiajn artikolojn, en kiuj ie aperas iu el la elektitaj fakovinjeto, aŭ en kiu ie estas vorto kun la elektita oficialeco. Pro tio, ke preskaŭ ĉiu artikolo enhavas almenaŭ unu vorton sen indiko pri oficialeco, filtrado laŭ “neoficialaj” ne donas tre utilan rezulton en la sekcio Foliumi.

La filtradan menuon oni povas fermi per la elektilo “filtri” (aŭ per premo de "f"-klavo), sed ĝi ankaŭ fermiĝas aŭtomate, se oni ekigas novan serĉon.

Se la rezulto de jam farita serĉo estas videbla, kaj se oni ŝanĝas la filtrilojn (aldonas aŭ forigas filtrilon), la tuta jam farita serĉorezulto iom griziĝas, se ĝi ne plu kongruas kun la aktivaj filtriloj. Se oni faras novan serĉon, kiu tiam ja kongruas kun la aktivaj filtriloj, la grizeco malaperas. La samo okazas en la sekcio Foliumi.

Kiam oni uzas filtradon en la sekcio Foliumi, la rezultoj povas iafoje esti iom surprizaj. Povas esti, ke tutaj literosekcioj mankas. Se oni ekzemple elektas filtri laŭ la fako Anatomio, kaj alklakas la literon Ĵ, tiam aperas neniom da trafoj kun la komenca litero Ĵ, ĉar hazarde neniu el la artikoloj kun la komenclitero Ĵ enhavas la fakan vinjeton por anatomio.

Oni atentu, ke klasado de vortoj kaj elementoj laŭ oficialeco estas iom tikla afero. En PIV 2020 estas principe markitaj kiel Fundamentaj aŭ oficialaj nur efektivaj vortoj, kiuj troviĝas en la Fundamento aŭ la Oficialaj Aldonoj respektive. Tial ekz. la kapvorto “gluo” ne estas en la filtrado klasata kiel Fundamenta, ĉar la steleto, kiu indikas Fundamentecon, aperas nur ĉe ties derivaĵo “glui”, tiu vorto, kiu efektive estas en la Fundamento. La Akademio de Esperanto tamen klasas kiel Fundamentajn aŭ oficialajn la radikojn de tiaj vortoj. Pri Fundamenteco kaj oficialigoj oni povas legi detale en la TTT-ejo de la Akademio de Esperanto.

La filtrado laŭ fakoj atentas nur rektajn indikojn per la diversaj fakaj vinjetoj. Ekzemple ĉe “handikapo” la unua senco havas la fakan vinjeton por sporto, kaj la dua havas la fakan vinjeton por medicino kaj kirurgio. Poste la verbo “handikapi” havas du sencojn, kies difinoj mencias tiujn du fakajn sencojn de “handikapo”, sed kiuj mem ne havas la respektivajn fakajn vinjetojn. Logike tiuj du sencoj de “handikapi” do apartenas al la du koncernaj fakoj, sed filtrado laŭ fakoj tion ne atentas. Iam estonte la du unuaj sencoj de “handikapi” espereble estos ĝuste markitaj per siaj respektivaj fakaj vinjetoj.

Diferencoj inter la papera kaj interreta versioj

Estas kelkaj diferencoj inter la teksto de la papera versio de PIV 2020 kaj tiu ĉi interreta versio:

Raporti problemojn

Raportoj pri eraroj aŭ alispecaj problemoj estos tre bonvenaj. Skribu al “bertilow” ĉe “gmail.com”.