PIV 2020 (S)

? B P
1 trafo en 1 artikolo
insekt/o Besto, ĝenerale malgranda, apartenanta al la klaso de la insektoj: en la malpura kabano svarmis ĉiaj insektoj: muŝoj, kuloj, formiko j, cimoj ktp; lumantaj insektoj Z.
insektoj. Klaso (Insecta) de artropodoj, kies korpo konsistas el 3 ĉefpartoj (kapo, torako, abdomeno), kun 3 paroj da kruroj k ĝenerale du paroj da haŭtaj flugiloj; la idoj estas larvoj, kiuj plejofte maturiĝas per metamorfozo; precipaj ordoj: ortopteroj, hemipteroj, neŭropteroj, koleopteroj, himenopteroj, dipteroj, afanipteroj, lepidopteroj.
insekticido. Substanco, uzata por mortigi la insektojn (ekz. piretrino, rotenono, DDT).
insektomanĝuloj, insektovoruloj Ordo (Insectivora) de mamuloj, kiuj grandparte manĝas insektojn, k al kiu apartenas soriko, talpo, erinaco k.a.
fiinsekto Z, trudinsekto. Ĉiu parazita insekto.
gajlinsekto Ĉiu insekto, kaŭzanta gajlon (cinipo, afido, filoksero k.a.).