PIV 2020 (S)

? B P
1 trafo en 1 artikolo
gramatik/o
Scienco pri la lingvaj reguloj: ĝenerala gramatiko (scienco pri la reguloj komunaj al ĉiuj lingvoj); kompara gramatiko (scienco pri la samecoj k malsamecoj de pluraj lingvoj, devenintaj el unu sama, kiujn oni komparas k klarigas unu per alia); historia gramatiko (studanta la historion de la formiĝo de la reguloj); priskriba gramatiko (priskribanta nur la nunan staton de la reguloj); gramatiko estas pli akra ol kreno Z. lingvistiko;  fonetiko, morfologio, sinetio, sintakso, vortfarado, interpunkcio, semantiko.
Tuto de la reguloj, kiujn oni devas observi por ĝuste paroli aŭ skribi difinitan lingvon: Fundamenta Gramatiko de E. Z; en versoj oni devas nomi eraro nur deflankiĝojn de la gramatiko Z; la gramatiko de nia lingvo tion ĉi ne malpermesas Z; laŭ nia gramatiko Z; peko kontraŭ la gramatiko Z.
Libro, klariganta tiujn regulojn: mi aĉetis al mi gramatikon k vortaron.
(f) Klariga prezentado de la principoj de arto aŭ scienco: la gramatiko de desegno.
gramatika. Rilata al gramatiko: teoriaj postuloj gramatikaj Z; fari gramatikan eraron Z; ni ordinare dividas la vortojn per iliaj partoj gramatikaj Z; gramatika finaĵo (servanta al esprimo de la gramatika rolo de vorto).
gramatikisto. Specialisto pri gramatiko.
kontraŭgramatika. Ne konforma al la gramatiko en difinita lingvo: uzado de kontraŭgramatikaj formoj Z; nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas Z.
laŭgramatika. Konforma al la gramatiko.