PIV 2020 (S)

? B P
1 trafo en 1 artikolo
rigard/i (tr)
Uzi sian vidsenson en iu direkto: viaj okuloj rigardu rekte X; ne rigardu malantaŭen X; rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas, norden k suden X; mi rigardis tra fenestro de mia domo X; li rigardis trans la lagon al la monteto kontraŭe Z; ŝi rigardis eksteren, supren al la brilanta stelo Z; li longe rigardis al ŝi en la vizaĝon; ni rigardis sur la maron, sur la multajn ŝipojn k transen al la sveda bordo Z; rigardu en la pasporto! Z; (f) tra la pordo rigardis internen la stelplena ĉielo B.
Fiksi la okulojn al iu objekto: kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon Z; mi longe rigardis la vojon, sed mi vidis neniun, ĉar estis tro mallume B; per senmovaj okuloj ŝi rigardis la tremetantan brilon de la flamo Z; turniĝu, Ŝulamit, ke ni rigardu vin! X; per la vitrecaj okuloj (la kadavro) rigardis la stelplenan ĉielon Z.
Elmontri al iu per siaj okuloj ian senton: Marta rigardis la parolantinon kun miro Z; malŝate rigardi iun de alte Z; (abs) bluaj okuloj, kiuj rigardis serene Z; rigardi malafable Z.
Esplori per la vidsenso, por informiĝi: ni rigardu, ĉu la vinbertrunko jam burĝonis X; rigardu mem, ĉu ĝi ne estas via portreto Z; kiam vi sidiĝos, por manĝi kun reganto, rigardu bone, kio estas antaŭ vi X; rigardu, pro kio estas la bruo Z; komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas Z; (f) unu generalo volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn; rigardu, ke vi iom rapidu! Z; (abs) rigardi per ambaŭ okuloj Z (tre atente).
Konsideri 1: ĉion rigardi tra sia persona vitro Z; ni rigardas la vivon k la aferojn de supre Z (senpartie); ĵaluza edzo rigardas nenian kompenson X.
Atribui enmense ian econ al iu aŭ io: mi tiam mem rigardis lin kiel frenezulon Z; liaj bofiloj rigardis lin kiel ŝercanton X; ili rigardas sin kiel plej kompetentajn en la afero Z; ili rigardas la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion Z; eĉ malsaĝulo, se li silentas, estas rigardata kiel saĝulo Z; la teoria vidpunkto en E. neniam povas esti rigardata kiel erara Z; rigardu ĝiajn fruktojn kvazaŭ ne cirkumciditaj X; oni ne povas rigardi neekzistantaj tiujn faktojn. konsideri, preni, trovi.
Esti turnita en iu direkto: la vilaĝo trans la lagon rigardas al la mondvojo Z; fenestro rigardanta al la korto Z; tien el ĉiu el la du domoj rigardis fenestro Z.
rigardo
Ago de tiu, kiu rigardas: ĵeti rigardon al iu Z, sur iun Z, al io Z; ŝi akompanis ilin per sia rigardo Z; en la daŭro de unu rigardo.
Maniero, kiel iu rigardas: lia rigardo estis tiel penetranta Z; ili ĵetis kaŝitajn rigardojn sur la junajn cikoniojn Z; kiel multeparola estis lia rigardo! Z; ŝi fiksis scivolan rigardon sur la vizaĝo de M. Z; ŝi iris, kun rigardo direktita al la tero Z; li sidis kun senpensa rigardo Z; la senparola rigardo mia ĉiam estis akra riproĉo por ŝi Z; (f) de rigardo tro alta malsaniĝas okulo Z.
Esploro per la okuloj: (f) ĉe la rigardo, kiom fari restas Z.
rigardaĉi. Stulte rigardi: ho, kiel ĉiuj min rigardaĉas! Z; rigardaĉi kiel bovino Z.
rigardadi. Longe, daŭre rigardi: per Z, kun malsekaj okuloj ŝi rigardadis […] Z; ili reciproke rigardadis sin kun miro Z; la rajto rigardadi E-on nur de ĝia flanko praktika Z.
rigardado
Ago de tiu, kiu longe rigardas. kontempli.
 AZ Skopofilio.
rigardanto. Spektanto.
rigardejo. Alta loko, de kiu oni povas rigardi vastan belan pejzaĝon.
rigardema. Inklina rigardi pro scivolo: rigardema maljuna vidvino.
rigardilo
🏢 Aperturo, aranĝita en kondukilo por ebligi ĝian esploron.
Metala peceto, borita de truo, tra kiu oni rigardas por vidi aŭ celi.
Metala peceto kun mallarĝa fendo, ofte provizita per streĉita fadeno, k muntita sur alidado, por ebligi precizan celadon de linioj en la tereno.
rigardulo AZ. Homo, kiu voluptocele ŝatas rigardi erotikajn vidaĵojn aŭ agojn. skopofilio.
ĉirkaŭrigardi. Rigardi al ĉiu flanko: ĉirkaŭrigardi ĉevalon, antaŭ ol ĝin aĉeti; iru ĉirkaŭ Cion k ĉirkaŭrigardu ĝin X.
ekrigardi. Turni la okulojn al: ili bezonis nur malfermi la okulojn k ekrigardi! Z; ŝi ekrigardis supren, k apud ŝi staris homo Z; unu ekrigardo el ŝiaj okuloj ilin forpelis Z.
elrigardi
Rigardi el iu loko: malantaŭ la fenestroj malaperis la homaj kapoj, kiuj ĝis nun scivole elrigardis sur la korton Z; el ĉiu faldo de ŝia jupo elrigardis bufo Z; de monta pinto la aglo elrigardas por si manĝaĵon X.
(ntr) (ark.) Aspekti: kiel belege la vestoj elrigardis! Z.
enrigardi. Rigardi internen de: ili enrigardis tra la fenestroj en la preĝejon Z; malriĉa knabo enrigardis tra la fendo Z; mi enrigardadis en pladojn k potojn Z.
interrigardi (ntr) Rigardi unu la alian.
pririgardi
Atente, detale rigardi: la pasantoj povis bone pririgardi la elmetitajn komercaĵojn Z; ni pririgardis la malnovajn surskribojn Z; ŝi klinis unu el la branĉoj, por povi bone pririgardi la floraĵojn Z; kun li ni pririgardis la preĝejon kun la tombo de Absalon Z.
(f) Zorge kontroli la staton, iradon de la aferoj: la admiralo estis sendita, por pririgardi la novan ŝipon Z; la herbotero (gazono) estis tiel pura, kvazaŭ matene k vespere oni pririgardus ĉiun apartan herbeton Z; la bierfarejo ĝuste en tiu tago estis pririgardata de la avino Z. inspekti, revizoro.
rerigardi
Duafoje, denove rigardi.
Retrorigardi.
retrorigardi. Rigardi malantaŭ si: 🔭 retrorigarda tempo (la tempo kiam la lumo, nun observata sur Tero, estis emisiita).
subrigardi. Ruze, hipokrite rigardi: subrigardas malvirtulo virtulon k celas mortigi lin Z.
superrigardi. Kontroli (ekz. laboron) sendetale.
trarigardi. Rigardi de la komenco ĝis la fino: trarigardi libron B; (f) la turmentata animo trarigardis spirite ĉiujn agojn de sia tera vivo Z.
esplorrigardi. Atente rigardi por informiĝi aŭ informi aliajn: li serioze esplorrigardis la uringlason Z; ili venis al la valo Eŝkol k esplorrigardis ĝin X.
flankrigardo. Rigardo oblikva, ofte malŝata: ĝi ĵetis flankrigardon al trunketo de brasiko, kiu kuŝis apude Z.
flugrigarde. Rapide preterpase rigardante.
kaŝrigardi. Sin kaŝante, ŝtele rigardi.
mondrigardo. Psika bildo, kiun individuo faras al si pri la universo: la nombro de la homoj, kiuj en la maljuneco sincere ŝanĝas sian mondrigardon […] Z.
suprenrigardi. Levi la rigardon al: ŝi suprenrigardis al la ĉielo Z.