PIV 2020 (S)

? B P
1 trafo en 1 artikolo
pag/i (tr) Kvitigi sin de ŝuldo per dono de mono aŭ valoraĵo al iu:
(rigardante la donitaĵon kiel objekton): pagi tri frankojn B; mi pagis por la presado ĉirkaŭ 420 rublojn Z; pagi por du anoncoj po 30 rubloj Z; por la privilegio mem la firmo pagas al mi nenion, ĝi nur promesis pagadi al mi kelkan procenton de ĉiu verko, kiun mi aprobos Z; pagi grandan sumon da mono Z; pagi altajn salajrojn; la mono devas esti pagata tuj ĉe la aĉetado Z; prenadi librojn ĉiam nur por pagita mono Z; la 10% pagotaj al mi Z; (f) por lia amikec’ konfidon pagu Z; pagi al iu malbonon por bono X;
(rigardante la ŝuldon aŭ ŝuldofonton kiel objekton): larmoj ŝuldon ne pagas Z; pagi la koston de […] Z; pagi impostojn, tributon X; pagi la manĝojn, la loĝejon B, kalkulon de hotelo, viziton de kuracisto; pagi al si ferian somerrestadon; de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi Z; tre malbone pagata kuracado de malriĉaj malsanuloj Z; tiaj oficoj estas tre bone pagataj Z; (f) ni devas konservi tiun bonaĵon, eĉ pagante ĝin per kelkaj oferoj; kiam li falos en niajn manojn, ni pagos al li la ĉagrenojn, kiujn li kaŭzis al la kronprinco B.
(rigardante la ricevanton kiel objekton): ŝi batas siajn servistojn k ilin ne pagas; pagi siajn kreditorojn B; pagata oficisto; lin insidis pagataj murdistoj; iru nun, vi estas pagita!;
(sen objekto): kiu rompis, tiu pagu Z; hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos Z; avarulo pagas duoble Z; el fremda poŝo oni pagas facile Z; se vi ne havos per kio pagi, oni ja prenos vian litaĵon de sub vi X; mi pagus por la servo Z; pagi per mono, per naturaĵoj; pagi kontante; oni ne pagas per gloro al sia tajloro Z; por la transsendo pagas la aĉetanto Z; (la eldonejo) Hachette pagas al mi Z; (f) pagi por fremda festeno Z; (f) (pp la punato) pagos lupo por la ŝafo Z; pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj Z; pro via krimo vi pagos per la vivo Z; (pp la punanto): mi pagos al ŝi por tio ĉi! Z.
pago
Ago de tiu, kiu pagas: la pago por la akcioj estos ne unufoja, sed konsistos en pagoj ĉiujaraj Z; (f) kia ago, tia pago Z.  pagdato, pagoŝarĝo, kvitanco.
Rezulto de tiu ago: labori por pago plej bagatela Z; se ili sendos nun la abonan pagon Z; mi devas enporti la luan pagon por la loĝejo Z; mi konsentas akcepti kian ajn pagon Z; tiuj, de kiuj li esperas ricevi pagon Z; persono, kiu venos por kolekti la pagojn Z; laŭ la grandeco de la pagoj Z.
pagado. Daŭra, ripeta pago: post la pagado de ĉiuj elspezoj Z; li timis devontigi sin al la pagado de altaj sumoj Z; certigi la pagadon de la salajruloj.
paganto. Tiu, kiu pagas: eminenta ŝuldanto – malbona paganto Z.
pagato. Tiu, al kiu oni pagas: la pagato de bilo.
pagenda. Tia, ke ĝi devas esti pagita: ĉeko pagenda je vido, laŭ ordono, al la portanto.
pagigi. Fari, ke iu pagu: mi pagigos al vi ĉiujn ekstrajn elspezojn.
pagilo. Rimedo por pagi.
pagipova. Kapabla pagi, solventa.
alpago. Tio, kion oni devas pagi super la ordinara aŭ konsentita prezo.
antaŭpagi. Pagi pli frue, ol la kutima aŭ la deviga pagodato: mi devas al li (la presisto) antaŭpagi po ĉiu ekzemplero, kiun mi prenas de li Z; rabato estas donata al la antaŭpagantoj.
antaŭpago
Ago antaŭpagi.
la antaŭpagita sumo.
En ŝpara vivasekuro, repreno de la kapitalo ŝparita ĝis la koncerna momento.
depago
(ark.) Imposto.
Sumo, kiun oni deprenas de la pagota: vi ŝuldas 300 eŭrojn minus la depago de via garantia spezo.
ekpago = partopago.
nepago. La fakto, ke oni ne pagis.
nepagitaĵo. Tio, kio restas por pagi, k kion oni ne pagis je la difinita pagdato.
postpage, postpagante. Pagante nur post la liverado de la varo.
repagi
Pagi al iu la sumojn, kiujn tiu jam pagis je ies konto: aĉetu mem la trambiletojn, mi repagos al vi; la vojaĝkostoj estas repagataj al la delegitoj.
(f) Trakti iun tiel same (aŭ eĉ ne same), kiel tiu traktis nin aŭ iun alian: bone estos al tiu, kiu repagos al vi pro la faro, kiun vi faris al ni! X; la Eternulo repagas merititaĵon al siaj malamikoj X; se vi scios iam, kiamaniere oni agis kontraŭ mi k en kia maniero mi repagis por tiuj agoj, vi eble mem miros mian paciencon Z; Mi repagos sur ilian bruston viajn kulpojn X; la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li X.
repago
Ago de tiu, kiu repagas 1: ni certigas al vi la repagon de ĉiuj viaj elspezoj.
Ago de tiu, kiu repagas 2: venis la tagoj de repago X; ĉe Mi estas venĝo k repago! X; mia profesio estas repagado – venĝado estas mia metio! Z; poŝta repago (remburso).
retropagi. Pagi al iu sumon, kiun oni erare ricevis de tiu persono, aŭ kiu superis la ŝulditan.
retropago
Ago retropagi.
La retropagita sumo. retroaktiva.
senpaga. Ricevebla sen pago: de kantado senpaga doloras la gorĝo Z; senpaga eniro; por senpaga disdonado Z.
senpage. Sen pago: tutan jaron mi laboris en magazeno senpage, nur por lerni Z; mi sendis al vi por provo (senpage) 50 ekzemplerojn Z.
abonpago. Pago por abono: li sendis al ni la abonpagon por 10 abonantoj Z.
dokpago. Monsumo ŝuldata, por uzo de doko aŭ dokoj.
horpage. Tiamaniere, ke la laboro estas pagata laŭ la nombro de la laborhoroj.
kompulsopago Vd kompulsi.
kostopago. Ies pagado de la kostoj: li regalas nin je la kostopago de la firmo; (f) pri tio mi fariĝis saĝa per mia propra kostopago Z.
laborpago X. Salajro.
limdepago Z. Dogano 1.
medikrompago Speco de imposto je iu specifa produkto pro la mediproblemoj, kiujn ĝi kaŭzas.
monatpago. Sumo, kiun oni devas pagi ĉiumonate.
partopago. Parta pago, farita kiel garantio de la pli malfrue pagota sumo: fari partopagon ĉe aĉetado de meblaro, ĉe lupreno de apartamento.
partopage. Kiel ekpago: (f) nur unu kiseton, partopage de nia edziĝo! Z.
portopago. Sumo, kiun oni devas pagi por la portado aŭ transportado de io.
ŝtatpage. Kun ĉiuj elspezoj pagitaj de la ŝtato: vojaĝi, esti enterigita ŝtatpage.
poŝtrepage. Kun pagoŝarĝo.