La sufiksoj -ac- kaj -ed-

Kiam ni komencis la laboron pri la estonta versio de PIV, tiu versio, kiu nun estas legebla ĉe la adreso testo.vortaro.net, ni interalie forigis la botanikan sufikson “-ac-” kaj la zoologian sufikson “-ed-”, kiuj ambaŭ formas nomojn de taksonomiaj familioj. Ni faris tion, ĉar ni taksis, ke ne vere temas pri memstara Esperanta vortfarado, sed pri simpla transpreno de internaciaj radikoj el la scienclatina faka terminologio. En la latinaj formoj temas pri la sufiksoj “-acea” kaj “-idae” respektive.

La koncernajn terminojn ni retenis, sed prezentis ilin kiel unuradikajn vortojn.

Sed unu el la legantoj de la testa versio kontribuis per raporto, en kiu li instigis nin rekonsideri tiun temon. Tion mi faris, kaj post pli profunda studado kaj diskutado de tiuj vortoj, ni konkludis, ke tamen tiuj vortoj povas tute bone esti analizitaj kiel efektivaj sufiksaj derivaĵoj en Esperanto.

Sekve mi ĵus realdonis tiujn du sufiksojn, kaj taskigis al unu el niaj teamanoj, la t.n. roboto (pitona programeto), ŝanĝi ĉiujn tiujn vortojn en derivaĵojn.

Jen la artikolo pri “-ac-”.

Jen la artikolo pri “-ed-”.

Tiajn vortojn oni formas el la t.n. tipgenro de la koncerna familio. Ekz. la tipgenro de la familio “Cricetidae” estas la genro “Cricetus”. Tio estas en Esperanto “hamstro”. Sekve la Esperanta vorto por tiu zoologia familio nun estas “hamstredoj” en la testa versio de PIV. Ni tamen registris ĝin en singulara formo, “hamstredo”. Ĉiu ano tiu tiu familio estas hamstredo, kaj la familio estas “hamstredoj”.

Ŝajnas al ni, ke antaŭaj PIV-oj hezitis krei tiajn familivortojn per “-ac-” aŭ “-ed-”, se tio rezultigus nomon, kiu tute ne similas al la responda scienclatina vorto. Tial en antaŭaj PIV-oj tute ne aperas la vorto “hamstredo(j)”, nek kiel unuradika vorto, nek kiel derivaĵo, supozeble ĉar “hamstredoj” tute ne similas al “Cricetidae”. Ni tamen decidis uzi tiujn du sufiksojn tute sisteme kaj skemisme.

Ankoraŭ restas kelkaj tiaj vortoj por prilaborado permana, ĉar ili estis iom tro komplikitaj por nia roboto.

Espereble la nova aliro al tiaj vortoj plaĉos al la uzantoj de la vortaro.