Redaktejo

Kiel mi skribis en mia afiŝo “PIV-laboro”, en “vortaro.net” estu ankaŭ ebloj redakti PIV-on, cele al la nova eldono (iam post kredeble sufiĉe longa tempo). Mi jam komencis krei tian redaktejon, kaj vi nun eĉ povas rigardi, kiel ĝi kredeble aspektos kaj funkcios.

Kiam la redaktejo estos preta, ĝin uzos teamo de kunlaborantoj, kaj la publiko ne havos aliron al ĝi. Mia intenco estas, ke la teamo komuniku kun la publiko kaj atentu proponojn kaj komentojn de la publiko, sed la redaktado de PIV neniel funkcios kiel Vikipedio, kie ĉiu ajn povas eniri kaj kontribui bone aŭ malbone.

Hodiaŭ mi alŝutis la unuan version de tiu redaktejo, kiu neniel estas kompleta, kaj en kiu oni tute ne povas ion ajn konservi (la funkcioj por konservado ankoraŭ tute ne estas kreitaj), sed mi pensas, ke iuj eble interesiĝas pri la afero, kaj volas enrigardi malantaŭ la kurteno.

Do, se vi estas scivolema, aliru la vortaron per la adreso vortaro.net/redaktejo. Unue vi vidos nenian diferencon al la ordinara aspekto kaj funkciado de “vortaro.net”, sed en la serĉorezultoj vi povos vidi maldekstre de ĉiu artikolo etan butonon kun la litero “R” (sub la butono por iri al la foliumado). Per tiuj butonoj vi povas malfermi la redaktilon. Poste vi povas ludi je redaktado. (Se vi uzos la Stir-klavon, kiam vi alklakas tian butonon, la redaktilo malfermiĝos en aparta fenestro.)

La redaktado uzas XML-kodon, kaj se vi neniam okupiĝis pri XML (aŭ HTML), vi kredeble sentos vin perdita. Mi ankoraŭ ne verkis klarigojn pri la redakta sistemo – precipe ĉar multo kredeble ankoraŭ ŝanĝiĝos. Sed vi povas libere eksperimenti. Tiuj, kiuj jam havas spertojn pri XML, kredeble povas rapide kompreni, kiel funkcias almenaŭ la bazaj kodaĵoj de la XML-kodo. Se vi iam kunlaboris en la Reta Vortaro (ReVo), vi eĉ pli facile orientiĝos. La XML-kodo uzas aliajn markojn kaj alian strukturon ol ReVo, sed tamen baze multo estas simila.

La redaktejo estas testita nur en la TTT-legiloj Chrome kaj Fajrovulpo, kaj nur en tute novaj versioj de tiuj legiloj. Mi ne intencas multe labori por ke ĝi funkciu ankaŭ en aliaj legiloj. Ĝi kredeble tute ne funkcias en poŝtelefonoj kaj similaj aparatoj. Oni bezonas sufiĉe grandan ekranon por povi konvene uzi la redaktejon.

Tre verŝajne estas ankoraŭ multe da cimoj kaj strangaĵoj. Mi bonvenigos raportojn kaj komentojn. Skribu al “bertilow” ĉe “gmail.com” aŭ lasu komenton ĉi tie.

Ĝuu!

Unu penso pri “Redaktejo

Respondi