La PIV-redaktado ekis

La PIV-teamo hodiaŭ komencis la efektivan redaktan laboron en la redaktejo ĉe vortaro.net.

Reale ni jam ŝvite laboregas pri la enhavo de la sekva versio de la Plena Ilustrita Vortaro dum semajnoj, sed tiun laboron ni faris ĝis hodiaŭ en la teama vikio. Ni laboris pri la tasko “Vortanalizo”, kiu celas ĝeneralan restrukturadon de la vortara materialo. Tio konkrete enhavas du taskojn:

  • Realigado de unu el la ĉefaj punktoj de nia plano: Estu enkondukita firma distingo inter unuflanke vera Esperanta vortfarado (per efektivaj Esperantaj radikoj kaj afiksoj), kaj aliflanke uzado de ŝajnafiksoj kaj eksafiksoj. (Vidu la Planon por la sekva eldono de PIV.) Tio signifas, ke ni reklasas multegajn vortojn, kiuj en antaŭaj PIV-oj estas prezentataj kiel derivaĵoj, anstataŭe kiel unuradikajn vortojn. Ekz. la vorto algiologio, kiu ĝis nun aperis kiel kunmetaĵo de la radik ALGI/ (= doloro), la sufikso OLOG/, la sufikso I/, kaj fine O-finaĵo, estis reanalizita kiel la radiko ALGIOLOGI/ + O-finaĵo, do algiologi/o anstataŭ algi/olog/i/o. Tiu vorto do aperos estonte kiel kapvorto en aparta artikolo. Ni do ne rekonas la ekziston de la radiko ALGI/. Kaj la neoficialan sufikson OLOG/ kaj ties varianton OLOG/I/ ni malrekomendos.
  • Ni enmetis elementodisigilojn en ĉiujn derivaĵojn. Tio signifas, ke ekz. la vorto dissendolisto, kiu en antaŭaj PIV-oj aperas kiel dis·send·olisto estonte aperos kiel dis·send·o·list·o, kio klare montras, kiel tiu vorto estas kunmetita.

La rezulton de tiu amasa laboro mi hieraŭ importis en la grandan datumbazon de la PIV-redaktejo, kio interalie kaŭzis, ke tie estas nun 18.004 artikoloj kompare kun la 16.856 artikoloj en PIV 2020. La artikolonombro sendube ankoraŭ kreskos, ĉar parton de la vortanalizado ni ankoraŭ devos fini per mana redaktado de multaj iom pli tiklaj okazoj, kiuj ne povis esti plenumitaj aŭtomate.

Ĉiuokaze post tiu importado hodiaŭ komenciĝis la vera redaktolaboro. La unua redakto (mejloŝtono en la historio de PIV) estas frukto de kunlaboro kun la redaktoroj de la magazino Monato. Ĝi trafis la vorton Hongkongo, kiu nun aperas kiel Honkongo, Hongkongo – do kun prefero por la pli facile elparolebla formo Honkongo, kiu jam delonge estas la pli vaste uzata kaj klare rekomendinda formo. Povas esti, ke ni ankoraŭ rafinos tion disigante la du vortojn Honkongo kaj Hongkongo en du apartajn artikolojn kun indiko pri evitindeco ĉe la malfacile elparolebla formo Hongkongo.

La publika versio de vortaro.net kompreneble ankoraŭ montras la enhavon de PIV 2020.

Respondi