Nova PIV

La nova eldono de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, PIV 2020, estas finfine presita kaj estos baldaŭ mendebla (eble post kelkaj semajnoj). Sed la interreta versio de PIV 2020 estas jam nun publike alirebla, ekde hodiaŭ.

(Tiu ĉi afiŝo origine aperis en mia blogo pri PMEG kaj rilataj temoj, ĉe https://bertilow.com/bertiloblogo.)

PIV 2020 loĝas ĉe vortaro.net.

La nova serĉilo de PIV 2020 estas plene reprogramita kaj ofertas multe pli da ebloj ol la malnova ĉe vortaro.net. Ĉiuj novaj funkcioj estas detale prezentitaj en la sekcio “Klarigoj”.

Vi povas legi pli pri mia laboro pri PIV en la ĉi-tiea afiŝo PIV-laboro.

Vi ankaŭ povas spekti prelegon pri “La estonteco de PIV”, kiun mi prezentis en la SAT-kongreso antaŭ kelkaj tagoj. Tie mi iom demonstris la novan serĉilon, kaj diskutis la enhavon de PIV 2020, kaj ankaŭ iom skizis la estontan evoluon de PIV.

Unu penso pri “Nova PIV

Respondi