Nova versio de la PIV-serĉilo

Mi ĵus lanĉis profunde prilaboritan kaj plivastigitan version de la PIV-serĉilo en “vortaro.net”. Ĝi enhavas kelkajn gravajn novaĵojn.

  • Nun eblas uzi filtradon de la serĉorezultoj kaj la foliumado laŭ oficialeco kaj laŭ fakoj (laŭ la fakaj vinjetoj uzataj en PIV). Tiu funkcio estas sufiĉe kompleksa, kaj mi konsilas uzi ĝin nur post legado de la klarigoj pri “Filtrado laŭ fakoj kaj oficialeco”. Se oni uzas ĝin senscie, la rezultoj povas esti konfuzaj precipe en la sekcio “Foliumi”.
  • Se oni enskribas serĉovorton kun aldonitaj finaĵoj (J, N, ANT, IT…), kiujn la koncerna kapvorto aŭ derivaĵo ne havas en PIV, la serĉilo nun plej ofte tamen trovas la ĝustan vorton, mem forigante la superfluajn finaĵojn. Vidu la klarigojn pri tia aŭtomata eldivenado.
  • Se oni duoble alklakas vorton en artikoloteksto por ĝin serĉi, la serĉado nun okazas tuje kaj aŭtomate. Antaŭe tio okazis nur post aparta aktivigo de la serĉo. Tiu ŝanĝo estas ebla kaj inda pro la ĉi-antaŭe menciita aŭtomata forigado de superfluaj finaĵoj. Plej ofte la vorto estas tuj ĝuste trovata. Se ne, oni povas mem forigi eventualajn superfluajn finaĵojn (aŭ prefiksojn), kaj serĉi denove. Atentu, ke en poŝtelefono – aŭ alia aparato sen muso – oni faras tion iom alie. Vidu la klarigojn pri “Serĉado de vorto en artikoloteksto”.
  • La tre abundaj klarigoj estas prilaboritaj kaj kompletigitaj. Sed ĉar ili estas ja vere longaj, mi aldonis apartan sekcieton por tiuj, kiuj ne volas legi ĉion: “Ĝeneralaj rekomendoj por uzantoj”. Legu almenaŭ tiun parton. 🙂
  • Mi iom prilaboris la aspekton, sed ne okazis revoluciaj ŝanĝoj.
  • Kaj mi aldonis ligilojn al tiu ĉi PIV-blogo: unu aperas kiel butono “B” en la supra butonaro (sed tiu butono ne estas videbla, kiam estas malmulte da spaco, ekz. en poŝtelefono). La alia estas en la sekcio “Klarigoj”.

La ŝanĝoj estas teĥnike tre ampleksaj kaj profundaj. Mi forigis plurajn cimojn (programerarojn), sed kredeble ankaŭ aldonis novajn. La enkonduko de filtrado (menciita ĉi-antaŭe) grave kompleksigis la logikon de la serĉado kaj de la interfaco. Mi provis aranĝi ĉion en oportuna kaj logika maniero, sed en multaj okazoj ne estas memevidente, kiel la interfaco kaj la serĉado efektive plej bone funkciu. Tute povas esti, ke ankoraŭ okazos ŝanĝoj, precipe en la filtrado. Mi bonvenigas kritikon, sed mi preferas kritikon de la funkciado. Ankaŭ aspekto estas grava, sed en “vortaro.net” la funkciado estas superrega temo.

Respondi