Kaj la oficiala versio de PIV (PIV 2020) en la Interreto, kaj la testa versio de la estonta PIV havas apud la plena versio ankaŭ pli simplan version, kiu funkcias tute sen Javaskripto. Ĝi estas celita precipe al tiuj, kiuj uzas tre malnovan TTT-legilon, kaj ankaŭ al tiuj, kiuj pro diversaj kialoj preferas malŝalti uzon de Javaskripto.
Simpla versio de la estonta PIV
La simplaj versioj donas la eblon serĉi la artikolojn en PIV, kaj vidi la bazan enhavon, sed multaj funkcioj kaj ebloj ne estas haveblaj.
La simpla versio de la estonta PIV ankoraŭ iom postrestas la evoluigadon de la TTT-ejo, kaj iuj aferoj certe ankoraŭ povas esti plibonigataj. Ni ĵus plibonigis la novspecajn klarigajn notojn, kiuj aperas en iuj artikoloj en la formo de demandosigno post kapvorto aŭ derivaĵo – ekz. en la artikolo “abiseno” , kaj iafoje kiel ligilo en rimarko – ekz. en la artikolo “-iv-”. Tiuj klarigaj notoj estas rimarkoj, kiuj validas por pluraj lokoj en la vortaro. Anstataŭ ripeti la saman rimarkon en pluraj lokoj, aperas anstataŭe referenco al komuna klariga noto. En la simpla versio la klariga noto unue aperas en mallonga formo, se oni musumas sur la demandosigno, sed oni ankaŭ povas alklaki la demandosignon por vidi la plenan tekston de la koncerna noto.