Iuj plendis, ke la nova «vortaro.net» havas ĝene ruĝan koloron, kiu pikas en la okulojn. Sekve mi ĵus ŝanĝis tiun koloron al la sama blua koloro, kiun vidis la redaktantoj dum la tuta tempo de la PIV-redaktado (senplende). Espereble ĝi pli plaĉas al la uzantoj. (La redaktantoj dume ricevas alian koloron, tre enuigan.)
Iuj demandis, kial ne plu eblas serĉi vorton en difinoteksto per simpla markado de ĝi. Fakte tio ankoraŭ estas ebla. Sed oni devas ŝalti tiun funkcion per la mano-butono en la supra butono-vico. Kelkfoje oni volas kopii vorton markante ĝin, kaj tio ne estas ebla, se tuj okazas serĉado. Tial iuj eble ne volas havi tiun serĉo-funkcion. Do, elektu mem.
Alia elturniĝo estas uzo de la Stir-klavo: Se oni markas vorton tenante la Stir-klavon, ne okazas tia serĉado.