Redaktejo kun testa konservado kaj pli

En la antaŭa afiŝo mi anoncis la la unuan version de la PIV-redaktejo, kiun uzos poste la PIV-teamo por ellabori la sekvan version de PIV. Nun en la demonstra redaktejo oni eĉ povas konservi la ŝanĝojn, kiujn oni faras. Do, ek al (ŝajna) PIV-redaktado!

La demonstra redaktejo tamen uzas apartan datumbazon, kiu validas nur se oni vizitas la redaktejon ĉe la adreso vortaro.net/redaktejo/. En la ordinara vortaro.net tiuj ŝanĝoj ne aperas. Krome la ŝanĝoj malaperas de tempo al tempo, kiam la testa datumbazo estas restarigita al la normala stato (kiel kopio de la vera PIV-datumbazo).

Se vi eksperimentos en la redaktejo, mi petas vin ne fari tro frenezajn redaktojn.

La redaktilo aŭtomate kontrolas la redaktojn, kaj atentigas pri eventualaj eraroj. Se estas eraroj, ne eblas konservi.

La kontrolado okazas parte en la TTT-legilo (iom supraĵa kontrolado), kaj parte en la servilo, kiam oni provas konservi. La kontrolado en la servilo estas pli detala, sed certe ankoraŭ ne perfekta. Mi ankoraŭ devas multe plibonigi tion. Se vi trovos, ke ĝi akceptas aferojn, kiujn ĝi kredeble ne akceptu, vi raportu tion al mi. Skribu al “bertilow” ĉe “gmail.com”, aŭ lasu komenton ĉi tie.

Kiam mi ellaboris la konservadon, mi konstatis, ke mi devas kelkajn bazajn aferojn ŝanĝi en vortaro.net. Tiuj aferoj tuŝas ankaŭ la ordinaran serĉilon. Ili tamen estas preskaŭ tute ne videblaj por la uzantoj. Sed povas esti, ke tiuj ŝanĝoj enkondukis novajn misfunkciojn, kiujn mi ankoraŭ ne konstatis. Ankaŭ pri tiaj problemoj mi bonvenigos raportojn.

Unu ŝanĝo, kiu ne rilatas al la konservado, sed kiun la uzantoj ja povas rimarki, koncernas la filtradon de serĉoj laŭ fakoj, kaj ankaŭ tiujn fakajn vinjetojn, kiuj aperas aŭtomate sub la serĉokampo post ĉiu el la serĉoproponoj (en falmenuo): Antaŭe, se oni serĉis ekz. la vorton “virusologio”, kaj uzis filtradon laŭ la fako “bakteri- kaj virus-ologio”, la serĉilo ne trovis ion ajn. La kialo estas, ke la derivaĵo “virusologio”, kiu aperas en la artikolo “viruso”, mem ne havas vinjeton de tiu fako. Nur la kapvorto “viruso” havas ĝin. Nun mi ŝanĝis tiel, ke ĉiuj derivaĵoj “heredas” la fakojn de la kapvorto. En iaj maloftaj okazoj tiu heredado ne estas tute trafa (la derivaĵo ne apartenas al la koncerna fako), sed tiaj okazoj estas ŝajne tre maloftaj.

Tiuj el vi, kiuj provos la redaktejon, eble sentos bezonon de helpo-paĝo. Estas multaj kaŝitaj funkcioj, kaj multaj detaloj, kiuj bezonas klarigojn. Mi ankoraŭ ne verkis tian helpo-paĝo, precipe ĉar la redaktejo ankoraŭ evoluas sufiĉe rapide kaj draste. Sed kredeble baldaŭ necesos aldoni almenaŭ iom da klarigoj.

Respondi