Refarita filtrado k.a.

Mi ĵus sufiĉe draste refaris la filtradosistemon en “vortaro.net”. La antaŭa sistemo montriĝis netaŭga. Ĝi iafoje donis strangajn kaj nelogikajn rezultojn. La filtrado nun pli rigore sekvas la efektivajn indikojn pri fakoj kaj oficialeco en PIV 2020, kio bedaŭrinde igas la filtradon iom malpli utila. Ĉiuokaze la filtrado ne estas celita al ordinaraj uzantoj. Tiuj, kiuj ĝin bezonas, bv. tralegi la klarigojn en la helpopaĝo.

Pro tio, ke iuj uzantoj raportis, ke la fulmoklavoj iafoje ĝenas ilian uzon de la serĉilo, mi aldonis eblon malŝalti ilin. Temas pri uzo de la klavo “k” por ŝalti aŭ malŝalti serĉadon de kapvortoj, la klavo “t” por malfermi aŭ fermi la filtradomenuon, ktp. Se oni ne volas uzi tiujn fulmoklavojn, oni povas ilin nun malŝalti per la nova serurobutono (🔒).

Krome mi riparis plurajn erarojn en la simpla versio de la serĉilo (celita al uzantoj de malnovaj TTT-legiloj.

Kaj fine mi provizore malŝaltis konservadon de ŝanĝoj en la testa versio de la PIV-redaktejo, kiun oni povas atingi per la adreso vortaro.net/redaktejo. Eble mi denove ŝaltos tiun eblon antaŭ ol mi fermos la redaktejon al publika aliro. Poste ĝin uzos nur la anoj de la PIV-teamo, kiu ellaboros la sekvan version de PIV. Legu pli pri tio en la afiŝo Redaktejo.

La ŝanĝoj, kiujn mi faris ĉi-foje, estas teĥnike sufiĉe drastaj. Tial min tute ne surprizos, se vi trovos problemojn. Tiam ne hezitu raporti ilin al mi, aŭ en komento ĉi tie, aŭ retpoŝte al “bertilow” ĉe “gmail.com”.

Respondi