Redaktejo kun ŝajna ensalutado kaj kun klarigoj

Mi ĵus faris multajn ŝanĝojn en “vortaro.net”. Plej multajn oni ne rimarkas, se oni simple uzas la ordinaran serĉilon. Sed se oni kuraĝas eniri en la redaktejon, kiu ankoraŭ estas malfermita por ĉiuj kiel demonstro, oni rimarkos ŝanĝojn. La unua diferenco estas, ke aperas peto ensaluti. Sed la ensalutado estas ankoraŭ nura ŝajno. Provizore oni povas eniri enskribante ion ajn kiel uzantonomon kaj pasvorton. Iam poste povos eniri tien nur teamanoj, kiuj havos verajn ensalutajn datumojn.

Eble plej grave estas, ke la redaktejo nun ankaŭ havas klarigopaĝon, kiu sufiĉe detale klarigas, kiel uzi la redaktejon, kiel funkcias la XML-kodo de la artikoloj, ktp. Eble fanatikuloj pri PIV trovos tion interesa.

La redaktejo estas atingebla ĉe la adreso vortaro.net/redaktejo. Por atingi la klarigopaĝon, vi unue trovu la butonon “R?”. Ĝuu!

Respondi