Plano por la sekva eldono de PIV

“PIV post 2020” estas projekto por ellabori la sekvan eldonon de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT, petis min gvidi tiun laboron.

En 2019 mi sendis mesaĝon al la SAT-kongreso dirante interalie la jenon:

“Miaj planoj por la sekva versio kredeble kunportos multajn ŝanĝojn, eble eĉ drastajn. La eldonoj de 2002 kaj 2005, kaj supozeble ankaŭ la nun baldaŭ aperonta eldono, estas intence tre proksimaj al la pasintaj eldonoj redaktitaj de Waringhien. Mi opinias, ke la tempo nun estas matura por pli profundaj ŝanĝoj, tiel ke la postsekva eldono povos esti pli proksime adaptita al la moderna mondo kaj al la nunaj deziroj kaj bezonoj de la esperantistoj.”

Nun venas la tempo por konkretigi tiun planon, kaj por kunmeti teamon, kiu realigos ĝin. Ĉi-poste mi skizos kelkajn bazajn ideojn pri tiu laboro.

  • Mi volas starigi laborstilon pli malfermitan ol antaŭe, pli publike videblan, kiu ebligos, ke la publiko povu esprimi siajn opiniojn pri detaloj en la nova versio. Mi neniel allasos al ĉiu ajn rekte redakti (kiel funkcias en Vikipedio), sed mi volas, ke la publiko estu daŭre kaj detale informata pri la nova evoluo de la vortaro jam dum la redakta laboro.

  • Mi ne intencas ekverki tute novan vortaron. La bazo estos la nuna PIV 2020. Ni prilaboros tiun tekston, iapunkte eĉ radikale. Ni aldonos novajn vortojn, forigos forigindajn vortojn, plibonigos difinojn, prilaboros ekzemplojn, ktp, sed ni ne komencos de nulo. La precipa kialo estas la manko de rimedoj kaj homfortoj por ekverki tute novan vortaron. Tio postulus profesie laborantan teamon, kiu dediĉus sin plentempe al la tasko dum multaj jaroj. Nenio tia estas praktike ebla.

  • La ĝenerala aspekto de la vortaro, la strukturo de la artikoloj ktp, principe restu la sama (divido en sencoj, derivaĵoj, grupoj, subgrupoj ktp). La esperantistaro alkutimiĝis dum jardekoj al la prezentomaniero de PIV, kaj ne bezonu nove lerni tute alian prezenton.

  • Sed pri kelkaj strukturaj aferoj mi tamen proponas drastan aliigon:

    • Estu enkondukita firma distingo inter unuflanke vera Esperanta vortfarado (per efektivaj Esperantaj radikoj kaj afiksoj), kaj aliflanke uzado de ŝajnafiksoj kaj eksafiksoj. Tia distingo nun ne ekzistas en PIV, aŭ estas tre malklara. Mi ilustros tion per unu ekzemplo:

      PIV enhavas artikolon kun la kapvorto “algio”. La difino estas “Doloro (suf-e uzata)”. En la artikolo aperas la jenaj derivaĵoj: “neŭralgio” (= “nerva doloro”), “cefalalgio” (= “kapdoloro”), “termoalgio” = “kaŭsalgio” (= “speco de bruleca doloro”), “algiologio” (= “dolormedicino”) kaj “algiologo” (= “specialisto pri algiologio”). Vere ĉi tie vere temas pri unuradikaj vortoj, ne pri kunmetaĵoj, kaj estas tute klare, ke la vorto “algio” (kaj la radiko ALGI) en Esperanto tute ne ekzistas. La vorto “neŭralgio” ne estas kunmetita el la radiko NEŬR/ (kiun ni trovas en alia artikolo kun la kapvorto “neŭro” = “nervo”) kaj la sufikse uzata vorto “algio”. Ĝi estas farita el la radiko NEŬRALGI, kiu estas enprenita en la lingvon laŭ la 15-a regulo de la Gramatiko. La vorto mem ne estas malbona, almenaŭ ĝi estas tute regula kaj rajte enprenita en la lingvon, sed ĝia prezento en PIV estas erara kaj erariga. Ĝi invitas al uzo de la vorto “algio” anstataŭ la vorto “doloro”, kio estas senbezona eĉ en faka lingvaĵo, kaj ĝi invitas al kreado de kunmetaĵoj kiel “kapalgio”, “nervalgio”, “algiokliniko” k.a.

      Tiu ekzemplo estas nur unu el multegaj analogaj en PIV. PIV prezentas etimologiaĵojn kaj alilingvajn kunmetojn kvazaŭ ili estus Esperantaj. Certe historie kaj etimologie “algi” havas la sencon “doloro”, kaj certe historie kaj etimologie “neŭr” signifas “nervo”. Sed tio okazis en la lingvo greka, ne en Esperanto. Esperanto pruntis la menciitajn vortojn kiel tutaĵojn, kaj la elementoj “algi” kaj “neŭr” (kaj multegaj similaj) ne ekzistas en Esperanto.

      Tial necesas en la sekva versio de PIV apartigi ĉiujn tiajn vortojn unuradikajn en apartajn artikolojn. Estu unu artikolo pri “neŭralgio”, alia pri “cefalalgio”, alia pri “algiologio” ktp.

      Rimarku, ke ĉi tie nun tute ne temas pri bonlingvismo. Ne temas pri tio, ke eble estas pli bone paroli pri “nervodoloro”, “dolormedicino” k.s. Tio estas tute alia temo. La menciitaj vortoj ĉiuj ekzistas en Esperanto, kaj rajtas esti en PIV – almenaŭ la plejparto el ili. Povas esti, ke iuj praktike ne estas uzataj, aŭ estas tro specialaj kaj maloftaj por aperi en la vortaro.

      Tamen ne ĉiu tia okazo estas simpla kaj rekte solvebla. En multaj okazoj tiaj historiaj vortopartoj estas uzataj ankaŭ kiel veraj Esperantaj elementoj. Ekz. PIV listigas la sufikson “-olog/”, kaj efektive oni uzas ĝin kiel veran Esperantan sufikson (kvankam neoficialan). Ekz. vortoj kiel “esperantologo”, “ĉinologo”, “fruktologo” k.a. estas klarigeblaj nur kiel efektivaj kunmetaĵoj kun la sufikso “-olog/”. Sed pluraj el la vortoj prezentataj en PIV kiel kunmetaĵoj kun “-olog/” tute ne estas tiaj, ekz. “zoologo”, “antropologo”, “dermatologo” kaj “paleoekologo”. Por multaj aliaj la afero estas malklara. Ekz. “sociologo”, “psikologo” kaj multaj aliaj nun estas analizeblaj kiel veraj kunmetaĵoj, kvankam ili origine eniris en la lingvon antaŭ ol oni komencis uzi “-olog/” kiel efektivan sufikson. Ili envenis kiel unuradikaj vortoj (laŭ la 15-a regulo), sed poste fariĝis reanalizeblaj kiel kunmetaĵoj pro la ekuzo de la sufikso “-olog/”. Ĉu nun estas plej oportune prezenti ilin kiel unuradikajn, aŭ kiel kunmetaĵon, ne ĉiam estas facila demando. Tio postulas zorgan pripensadon en ĉiu unuopa okazo. En iaj similaj okazoj la uzo de tia elemento kiel vera Esperanta elemento estas multe pli malofta kaj marĝena ol statas pri “-olog/”. Ekz. la sufikso “-graf/” (kiu kredeble pli ĝuste estu “-ograf/”) estas apenaŭ uzata kiel vera sufikso, kvankam iuj unuradikaj vortoj finiĝantaj per “…ografo” estas reanalizeblaj kiel tiaj, ekz. “etnografo”. Sed ĉiuj tiaj vortoj estas senprobleme rigardeblaj kiel unuradikaj, kaj kredeble estas plej ĝuste kaj honeste tute ne prezenti “-(o)graf/” kiel Esperantan elementon.

    • La nove enkondukitaj fakaj sinonimoj de jam delonge ekzistantaj vortoj por diversaj kreskaĵoj (precipe arboj) devas esti repripensitaj, kaj kredeble alie prezentataj. Temas pri vortoj kiel “kupreso” (= “cipreso”), “fikuso” (= “figarbo”), “maluso” (= “pomarbo”). La enkonduko de tiuj novaj vortoj en PIV-on estas ofte kritikata. La kritiko estas tamen nur parte prava. La intenco ne estis, ke tiuj novaj vortoj anstataŭu la tradiciajn vortojn, sed nur ke ili estu uzataj en la faka lingvaĵo, kiu iafoje bezonas apartajn terminojn. La efektiva prezento en PIV tamen ĉe iuj el tiuj vortoj donis la impreson, ke la nova vorto estas rekomendata ankaŭ en la komuna lingvo. Pri iuj el tiuj vortoj oni rajtas dubi, ĉu ili estas bezonataj eĉ en la faka lingvo, sed almenaŭ kelkaj kredeble ja estas tiaj. Ĉiuokaze la prezento en la sekva PIV devas pli klare montri, ke temas nur pri specialaj fakaj terminoj, kaj la ordinaraj komunlingvaj vortoj estu prezentataj kiel la normalaj kaj preferindaj vortoj – almenaŭ en la komuna lingvo.

    • En kelkaj okazoj la antaŭaj versio de PIV (ekde PIV 2002) provis ŝanĝi la sencon de pluraj vortoj por fruktoj, beroj kaj nuksoj tiel, ke tiuj vortoj anstataŭe nomu tiun kreskaĵon, sur kiu kreskas la koncerna frukto, bero aŭ nukso. Tio kontraŭas la originan Zamenhofan sistemon, en kiu la baza vorto estas tiu de la frukto, bero aŭ nukso, kaj la kreskaĵo estas nomata laŭ tiu. Tradicie do pomoj kreskas sur pomarboj (aŭ pomujoj) kaj mirteloj sur mirtelarbustoj (aŭ mirtelujoj). Pri pomoj PIV nenion ŝanĝis, sed pri mirteloj la afero en PIV ŝanĝiĝis tiel ke mirtelberoj kreskas sur mirteloj. Tiu sama speco de ŝanĝo trafis plurajn aliajn analogajn vortojn kiel “gujavo”, “persimono” kaj “tamarindo”. Tiu provo estas nuligenda, precipe ĉar la komuna lingvo ĝin ne akceptis. Jam en la Naŭa Oficiala Aldono (kiu aperis post PIV 2002) la Akademio ĝin konscie rifuzis, donante al pluraj nove oficialigitaj vortoj difinon laŭ la tradicia kaj Fundamenta sistemo por fruktoj, beroj kaj nuksoj. Ankaŭ PIV mem ne plenumis tiun ŝanĝon sisteme, sed lasis plurajn esceptojn.

    • Ĉiuj ne-Esperantaj vortoj malaperu el la vortaro. Tio eble estas surpriza postulo. Certe PIV tamen enhavas nur Esperantajn vortojn, vi eble pensas. Sed bedaŭrinde ne. Mi mencios ĉi tie kelkajn ekzemplojn de vortoj, kiuj el neniu vidpunkto estas Esperantaj vortoj, kvankam ili povas aperi en Esperantaj tekstoj:

      • Propraj nomoj sen O-finaĵo: “Marta”, “Fedra”, “Roza”, “Abiŝag”, “Adonaj”, “Allah”, “Andersen”, “Barnabas”, “Getsemane” k.a. [ALDONO: Ĉi-punkte – post utila diskuto en Fejsbuko, mi nun opinias, ke iaj aparte gravaj tiaj nomoj, plu restu – tamen kun klara indiko, ke ili ne estas plene esperantigitaj same kiel jam statas en PIV ekde 2002.]

      • Propraj nomoj kun O-finaĵo, kiuj tamen pli vere estas nuraj fonetikaj transskriboj (+ O-finaĵo): “Gŭangŝjio”, “Ĝjilino”, “Kŭanĵuo”, “Siĉŭano” k.a.

      • Fremdvortoj okaze menciitaj en Esperanta teksto: “ghetto”, “sennora”, “kab’o”, “alfa”, “beta” k.a.

    • Difinoj ne plu komenciĝu per majuskla litero, kvazaŭ ili estus frazoj. Tia uzo de majuskloj povas en iaj okazoj (koncedite tre maloftaj) eĉ kaŭzi miskomprenon. Iafoje vortoj malsamsencaj diferencas nur per tio, ke unu komenciĝas per minusklo, dum la alia havas majusklan komencliteron, ĉar ĝi estas propra nomo. Ekz. “marko” kaj “Marko”, aŭ “tero” kaj “Tero”. Kiam tia vorto aperas frazokomence, ĝi ĉiam ekhavas majusklan komencliteron, kaj la distingo nuliĝas. Tia malklareco estas nekonvena en vortaro, kvankam plej ofte tute akceptebla en ordinaraj tekstoj. La uzo de majusklo komence de difino krome ŝajnas esti eksmoda en vortaroj.

    • Maloftaj, sed historie unuaj sencoj, ne aperu ĉiam kiel unuaj en la artikoloj. Ekzemple en la artikolo “kolonio” oni trovas kiel unuan sencon “Sendependa civito, fondita de grupo da helenaj elmigrintoj” (kun vinjeto de historio), kaj kiel dua senco estas “Garnizono de eksmilitistoj, instalita de la Romaj regantoj en konkerita teritorio…”. Nur kiel tria aperas la senco “Teritorio okupita, administrata k ekspluatata de ŝtato ekster siaj landlimoj…”, kiu kredeble estas la ĉefa senco en moderna uzo. Prefere la du historiaj sencoj, kvankam kredeble originaj, estu movitaj en postajn poziciojn, kaj la nune tria senco fariĝu unua. Pri tiaj okazoj ne eblas starigi senesceptajn principojn. Iafoje eble estas konvene mencii historian sencon unue, eĉ se ĝi ne estas tre ofta en moderna uzo. Sed ordinare oni komencu per senco, kiu estas koncepte baza, kaj sur kiu logike (ne historie) baziĝas aliaj sencoj, aŭ per senco, kiu estas ofta en moderna uzo.

    • Difinoj, kiom eble, komenciĝu per simpla klarigo direktita al ordinaraj legantoj, kiu donu almenaŭ ian ĝeneralan komprenon, eĉ se ne ĉiam tute science precizan. Nur poste aperu science preciza kaj detala difino, direktita al fakuloj. Nun en PIV ofte la unua difino, aŭ la komenco de la difino, estas por ordinaraj homoj apenaŭ malĉifrebla. Tio validas precipe por botanikaj kaj zoologiaj artikoloj. Ekzemple la difino de “ĉevalo” komenciĝas jene: “Sp. de ekvo (Equus caballus), mamuloj el la ordo de neparhufuloj”. Tio estas esence nekomprenebla por ĉiuj krom fakuloj pri zoologio. La posta parto, “uzata kiel jungo- k rajdo-besto”, iom helpas. Pli bona difino povas esti ekz. la jeno: “granda plantomanĝanta besto kun solidaj hufoj, kolharoj kaj vosto, uzata kiel jungo- k rajdo-besto”. Post tio oni povas aldoni ion pri “mamulo”, “speco de ekvo” kaj ankaŭ la scienclatinan terminon “Equus caballus” por kontentigi la specialistojn.

    • La sistemo de mallongigoj estu simpligita kaj limigita. Multaj el la nunaj mallongigoj povas esti anstataŭigitaj per plenvortaj esprimoj. Tio precipe validas por la interreta versio de la vortaro, en kiu ne validas la tradicia bezono konservi spacon en presita teksto.

Ĉiuj tiuj punktoj baziĝas sur mia propra opinio, kaj kompreneble ĉio tia devas esti diskutata en la teamo. Kiel gvidanto mi kredeble havos la lastan vorton, sed ĉiuj, kiuj konas min kaj mian esperantologian agadon, scias, ke mi kapablas aŭskulti kontraŭajn opiniojn, kaj ankaŭ kapablas ŝanĝi mian opinion, kiam iu prezentas bonajn argumentojn.

Cetere tiu, kiu volas pli profunde konatiĝi kun miaj opinioj detaloj en PIV, eble ŝatos legi mian TTT-paĝon Kritikaj notoj pri la Plena Ilustrita Vortaro 2002 kaj 2005.

Ĉe vortaro.net, kie loĝas nun la reta versio de PIV 2020, jam ekzistas redaktejo (grandparte jam preta por uzo), per kiu laboros la nova PIV-teamo. Ĝi estas atingebla ĉe la adreso vortaro.net/redaktejo. Ĝi ankoraŭ estas alirebla por ĉiuj (kvankam nur kiel testo kaj demonstro), sed tre baldaŭ ĝi estos fermita al la publiko, kaj nur la teamanoj atingos ĝin. Tie, laŭ mia plano, la PIV-teamo ellaboros la sekvan version de PIV laŭ tiuj planoj, kiujn mi skizis ĉi tie. La laboro certe daŭros tre longe, sed kredeble jam antaŭ ol tiu laboros estos finita (kvankam vortara laboro neniam vere estas finita), la laborversio de la estonta PIV estos publike alirebla por testado kaj kritikado, apud la oficiala versio.