La PIV-teamo

Eklaboris la teamo, kiu kreos la sekvan version de PIV – la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.

En la PIV-teamo nun estas la jenaj personoj:

  • Bertilo Wennergren
  • Miĥaelo Rikardo Balicki
  • Hans Becklin
  • Oĉjo (Oleg) Ĉajka
  • Simon Davies
  • Simone Davis
  • Túlio Flôres
  • Per Aarne Fritzon
  • Ruth Kevess-Cohen
  • Mireille Grosjean
  • Markos Kramer
  • Anna Lowenstein
  • Jouko Lindstedt
  • Lumjo
  • Spencer van der Meulen
  • Lee (Alex) Miller
  • Jorge Rafael Nogueras
  • Paul Peeraerts
  • Nicola Ruggiero
  • Robin van der Vliet
  • Mark Wootton

Aldone Wolfram Diestel partoprenas en la teamaj diskutoj kiel reprezentanto de la Reta Vortaro.

Sendube aliĝos ankoraŭ aliaj al la teamo. Interalie, kiam ni venos al la prilaborado de la diversaj fakoj, ni bezonos kontribuojn de fakaj specialistoj. Sed tiu fazo de la laboro sekvos nur iam poste.

La laboron ni faras ĉi tie ĉe “vortaro.net”, en redaktejo atingebla nur de la teamanoj, sed ankaŭ en retpoŝta diskutado.

Laŭplane ni de tempo al tempo informos pri la progreso de la laboro ĉi tie en la PIV-blogo. Ni ankaŭ planas demandi la publikon, kion ĝi opinias pri iaj vortoj kaj difinoj.

Dume, se vi havas ideojn kaj proponojn pri plibonigado kaj korektado de PIV, vi povas sendi retpoŝtan mesaĝon al Bertilo: bertilow ĉe gmail.com.

Respondi