De kelkaj tagoj ekzistas libere alirebla testa versio de la nun redaktata estonta versio de PIV. Vi povas trovi ĝin ĉe https://testo.vortaro.net.
Tie estas eblo sendi raportojn kun atentigoj pri eraroj, proponoj de plibonigoj k.s. – per la piktogramo de ruĝa krajono supre dekstre.
Diversaj klarigoj pri la testo-versio estas legeblaj en la jenaj paĝoj:
https://testo.vortaro.net/klarigoj.html
https://testo.vortaro.net/klarigoj_testa_versio.html
La testo-versio neniel estas finita laboro. Restas ankoraŭ tre multe por fari.
Ni intencas nun ekserĉi fakulojn, kiuj pretas helpi pri la multaj diversaj fakaj terminoj. Proponoj estos tre bonvenaj.