Jam en la unua eldono de PIV en 1970 aperis la nomo Nov-Jorkio kun la difino «Unu el la ŝtatoj de Usono». Ankoraŭ en PIV 2020 oni trovis tiun sama vorton kun tiu sama difino. Sed nun subite en PIV 2026+ oni legas tie anstataŭe «(evitinde) = Nov-Jorko2», kaj se oni rigardas ĉe Nov-Jorko, oni trovas, ke ties dua senco estas «ŝtato en la nordorienta parto de Usono». La unua senco de Nov-Jorko estas «usona havenurbo ĉe Atlantiko, la plej granda urbo de Nov-Jorko2».
Kial okazis tiu ŝanĝo? Kial PIV nun malrekomendas nomi tiun ŝtato Nov-Jorkio? Kial PIV 2026+ malrekomendas uzi la landnoman sufikson -i- en tiaj nomoj, sed tute akceptas ĝin en nomoj kiel Francio kaj Ĉinio?
Pluraj tiaj rekomendoj pri nomoj de landoj aŭ ŝtatoj – ekz. Luksemburgo (ne Luksemburgio) kaj Meksiko (ne Meksikio) – estas bazitaj sur rekomendoj kaj decidoj de la Akademio de Esperanto. La tuta klarigo estas iom longa, sed leginda, precipe por tiuj, kiuj alkutimiĝis uzi tiajn nomojn kun i-sufikso. Pro tio, ke la klarigo validas por pluraj vortoj, ĝi aperas kiel klariga noto en aparta paĝo. La noto estas videbla ankaŭ en ĉiu koncernata loko en la vortaro, se oni tie alklakas specialan simbolon kun demandosigno. En la noto estas ligiloj al ĉiuj koncernataj Akademiaj dokumentoj, kaj ankaŭ al eĉ pli longa klarigo en la TTT-ejo Lingva Kritiko.