PIV 2026+ estas nun la oficiala PIV

Post ses jaroj da intensa laborado pri nova versio de PIV ni finfine decidis oficialigi la novan version. Nun ĉe la adreso vortaro.net vi trovos ne plu PIV-on 2020, sed PIV-on 2026+.

PIV 2026+ estas daŭre prilaborata vortaro. Tion indikas la pluso-signo en PIV 2026+. Vortaro neniam atingas perfektan finstaton. La redakta teamo de PIV faris tre multajn ŝanĝojn, plibonigojn kaj kompletigojn de la vortaro, sed la listoj de ankoraŭ plenumotaj ŝanĝoj estas longaj, kaj ili verŝajne neniam elĉerpiĝos.

La redaktata versio estis legebla kiel testa versio (ĉe «testo.vortaro.net») de Oktobro 2025, kaj la nun oficialigita versio estas daŭrigo de tiu versio.

PIV 2020 ne malaperis el la Reto, sed estas plu konsultebla ĉe la adreso 2020.vortaro.net.

Mi volas varme danki la anojn de la PIV-teamo, sen kies helpo kaj diligenta laboro mi neniam povus plenumi la grandan kaj malfacilan taskon pluevoluigi kaj modernigi PIV-on. Meritas dankon ankaŭ multaj homoj ekster la teamo, interalie tiuj, kiuj uzis la raportilon de la testo-versio kaj tiel kontribuis per tre utilaj raportoj. Tiu rimedo estas plu havebla pere de la bildeto de ruĝa krajono supre en la serĉopaĝo. Ne hezitu uzi ĝin, se vi rimarkos ion plibonigeblan.

Bertilo Wennergren