Radikosigno kaj serĉodivenado

Mi ĵus alŝutis novan version de la serĉilo de “vortaro.net”. La ŝanĝo plej videbla por la uzantoj koncernas la uzon de la radikosigno “/” (suprenstreko) en serĉesprimoj.

La radiko-signon oni povas uzi fine de serĉesprimo por serĉi vorton kun ĉia ajn finaĵo. Ekz. la serĉesprimo “hom/” signifas, ke oni serĉas ĉiun ajn vorton, kiu konsistas el la radiko HOM kun ĉiu ajn finaĵo, do “homo”, “homa”, “home”, “homi” ktp. (Detalajn klarigojn vi trovos en la klarigopaĝoj de la serĉilo.)

Antaŭe oni tiamaniere povis trovi nur kapvortojn, kiuj (preskaŭ ĉiam) konsistas el ĝuste nur unu radiko + finaĵo. Radikosignoj ne funkciis por derivaĵoj, kiel “homa” aŭ “homeco” (eĉ ne eblis provi). Nun tamen radikosignoj funkcias ankaŭ por derivaĵoj. Sed same kiel antaŭe ili ne funkcias en serĉado de la cetera teksto.

Alia plibonigo koncernas la divenadon de vortformo, kiam oni serĉas vorton, kiu ne troviĝas en la vortaro en precize tiu formo, kiun oni enskribis. Ekz. se oni serĉas “homi”, kiu ne estas en PIV, la serĉilo mem elektas montri la bazan vorton “homo”, kiu ja estas en la vortaro. Nun tiu divenado funkcias multe pli bone, precipe pri derivaĵoj. Antaŭe se oni serĉis “pripenso” (kiu ne estas en PIV), la serĉilo ne donis la rezulton “pripensi” kiel konvenus, sed indikis, ke nenio estis trovita. Nun ĝi bonorde donas la vorton “pripensi”.

Tiu dua plibonigo fakte estas teĥnike ligita al la antaŭa novaĵo pri radiko-signo, sed mi ne provas klarigi, kiel la du aferoj interrilatas. Por tio mi bezonus longe rakonti, kaj vi kredeble endormiĝus dume…

Respondi