Nova versio kun simpla serĉilo

Mi ĵus faris aron da ŝanĝoj ĉe “vortaro.net”. La plej granda novaĵo estas la aldono de alternativa serĉilo, kiun mi nomis “simpla”, ĉar ĝi estas celita al malnovaj TTT-legiloj, kaj ĉar ĝi provizas nur la plej bazajn funkciojn.

Mi rimarkis, ke la plenkapabla serĉilo ne funkcias en la TTT-legilo nun nomata “Microsoft Edge Legacy”. Mi povus eble eltrovi, kio misiras, kaj eble mi povus ŝanĝi la kodon por ke ĉio ruliĝu glate ankaŭ en tiu legilo. Sed Mikrosofto jam lanĉis novan plene refaritan version de Edge, kiun la firmao mem volas, ke homoj uzu. La malnova versio estas do mortanta. Ne malmultaj tamen ankoraŭ uzas ĝin. Iuj eĉ ankoraŭ uzas “Mikrosoft Internet Explorer”, en kiu mi eĉ ne testis la funkciojn de “vortaro.net”.

Por ke povu aliri la enhavon de “vortaro.net” ankaŭ tiuj, kiuj plu uzas tiajn malnovajn legilojn, kaj ankaŭ tiuj, kiuj intence malŝaltis Javaskripton en sia TTT-legilo (kredeble malmultaj nuntempe), mi kreis alternativan serĉilon, kiu funkcias plene sen Javaskripto, kaj kiu devas principe funkcii en ĉiu ajn TTT-legilo (escepte de tiel malnovaj dinosaŭroj, kiuj ne regas CSS-on aŭ Unikodon). Eble iuj trovos ĝin utila.

La simpla serĉilo estas alirebla ĉe la adreso vortaro.net/simpla. En ĝi ne haveblas la sekcio “Foliumi”, kaj ne eblas serĉi en la cetera teksto (teksto de difinoj kaj ekzemploj). Kaj ankoraŭ kelkaj aliaj funkcioj de la plenkapabla serĉilo ne estas haveblaj. Sed la plej gravaj funkcioj ja estas konservitaj.

Krome mi movis la sekcion “Klarigoj” al aparta paĝo, por ke oni povu facile havi kaj la klarigojn kaj la serĉilon tuj alireblaj unu apud la alia.

Aldone mi iom prilaboris la montradon de serĉoproponoj (en falmenuo sub la serĉokampo). Espereble tio nun funkcias pli glate.

Kaj kompreneble mi ankaŭ korektis amason da etaj aferoj en la efektiva vortara enhavo. Koran dankon al tiuj, kiuj atentigis min pri ili!

Espereble ne enŝteliĝis novaj problemoj pro la multaj ŝanĝoj. Se vi ion rimarkos, mi petas sciigi min pri tio retpoŝte: “bertilow” ĉe “gmail.com”, aŭ per komento ĉi tie.

Respondi